Plenatenta Meditado

Unu el miaj du filoj – kiu instruas en universitato i.a. pri homa fiziologio, kaj kiu scias, ke mi interesiĝas pri meditado – donis al mi anglalingvan artikolon pri nova scienca esploro. Ĉar temas pri tre faka teksto (kun multaj fakaj vortoj kaj multaj detaloj), mi ne resumas ĝin ĉi tie (mi eĉ ne komprenas ĉion), sed diras nur la jenon: Asertante, ke jam pluraj esploroj montris, ke plenatenta meditado malpliigas streson, la sciencistoj esploris la manieron en kiu tio okazas.

Post la legado mi serĉis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Dum la dormo la cerbo reordigas sin

Pri la taskoj de la dormo estas ankoraŭ multe da enigmoj. Homoj moviĝetas, parolas kaj movas la okulojn dum ili dormas. Sed kio okazas dume en la cerbo? Esploristoj nun povas doni bazajn respondojn.

Dum longa tempo ne estis klare kial dormo estas tiel grava kaj kio precize okazas ĉe tio en la cerbo. Sciencistoj de la universitata kliniko de Friburgo en Germanio nun eltrovis, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zorgu pri viaj vortoj!

De longa tempo oni kredas, ke vortoj influas la praktikan vivon de la homoj – por bono kaj por malbono. Popola penso, religiaj instruoj, filozofaj opinioj, psikologaj konsiloj asertas, ke fivortoj malsanigas kaj malfeliĉigas, dum pozitivaj vortoj estigas sanon kaj kontenton.

En la Biblio, fama instruo diras, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel mezuri inteligentecon?

Kanadaj psikologoj opinias ke la inteligentec-kvociento (IQ) antikviĝis. Ilia esploro ĉe pli ol 100.000 personoj montras: Unu sola mezurunuo ne povas priskribi ĉiujn aspektojn de inteligenteco.

“Mezuri ĉion kio estas mezurebla – kaj mezurebligi kio ne jam estas mezurebla.” Tio estas la laborkomisio kiun Galilei postlasis al la scienco. La fiziko bone progresis per tiu aliro. Ĉu tiu aliro ankaŭ taŭgas por la homa menso, tion oni diskutas de jam pli ol 100 jaroj – kaj ne antaŭvideblas fino de tio.

La mezurado de la racio restas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Komputiloj baldaŭ pli saĝaj ol homoj

Tiu surbreta ludo eble baldaŭ eniros en la historion: Go-ludanto vetbatalas kontraŭ komputila cerbo. Se la maŝino venkus, tio signifus trarompon por artefarita inteligenteco. Sur niaj kompufonoj ĝi jam delonge funkcias.
Oni povas preskaŭ kredi ke la homaro havas problemon ĉiukaze – tute egale kiel tiu ludo finiĝos. Homo en la sudkorea Seŭlo vetmezuras siajn kapablojn kun la kalkulkapablo de komputilo. Tio ja estas nenio nova, tamen ĝis nun tia matĉo neniam antaŭe okazis. Estos ludata goo, la surbreta ludo ĉe kiu la nombro de ludaj movoj laŭdire superas la nombron de atomoj en la universo. Ĝis nun nur la homa menso estis…

(Legu pli ĉe la Esperanta Retradio)