Kiam la mondo fariĝis cifereca

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara – jen retrorigardo:

La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj “interreto de la objektoj” kaj “industrio 4.0”. Ne estas limo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ciferecaj asistantoj por la alta aĝo

Novaj teknologioj helpu al altaĝaj homoj resti memstaraj pli longe. En la aŭstra liglando Stirio ekfunkcias testregiono por tio.

Kiu pliaĝiĝas, tiu volas resti sufiĉe longe hejme en la propraj muroj. Por ke la memstara vivo pli bone funkciu, novaj teknologioj povas helpi. Nun ankaŭ en Stirio ekfunkcias grandskala testado. “Tio montru kio vere helpas al homoj en alta aĝo”, diras Maria Fellner de la esplorinstituto Joanneum en Graz, kiu science akompanas la projekton. Dum unu jaro tiucele estos ekipitaj cent testmastrumejoj en Graz kaj en du aliaj urboj de Stirio per novteknologiaĵoj.

Unue tamen ankoraŭ okazas sondado: “En unua paŝo ni volas konstati kio entute estas…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO