Nova mirindaĵo en la mondo

En la ora periodo de la helena kulturo, sub la inspiro de Ptolomeo – greka tiutempa sciencisto – estis konstruita en Egiptujo grandega, fama biblioteko, en la havena regiono de la urbo Aleksandrio. Ĝi celis amasigi la tiamajn konojn de la homaro, precipe la valorojn de la klasika greka kulturo. Ĝi inkluzivis milojn da dokumentoj, kaj pro tio allogis eminentulojn. Apud la biblioteko, staris …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo okazis en Brazilo

 

    Por la “Tago de la Konfucea Instituto” en 2016, la Konfucea Instituto kaj la art-instituto de la Universitato de San-Paŭlo komune organizis du kulturajn okazaĵojn, nome la koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo.

La koncerto de ĉina perkuta instrumento estis prezentita de perkuta orkestro de la universitato, unu el la latinamerikaj prestiĝaj perkutaj ensembloj. La repertuaroj de la koncerto inkludis partojn de “Xi” kaj “Xuan”, kiuj estas reprezentaj verkoj de Guo Wenjing, fama ĉina komponisto. La ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo estis kreita de 10 invititaj famaj brazilaj pentristoj, surbaze de rakontoj de la Analektoj de Konfuceo, aldoninte karakterizaĵojn de la brazila arto.

Redaktoro: Kang Caiqi

Malfermiĝis la monde unua Muzeo de Rozoj en Pekino

Malfermiĝis la monde unua Muzeo de Rozoj en Pekino

 

La nokta efekto-desegnaĵo de la Muzeo de Rozoj
 

    La 19-an de majo malfermiĝis la Muzeo de Rozoj en la distrikto Daxing de Pekino, Ĉinio. Kiel la unua kaj nura muzeo pri rozoj en la mondo, la muzeo mem estas ornamita per rozforma aĵuraĵo, kaj en ĝi la vizitantoj povas unufoje vidi ĉiujn specojn de rozo en la mondo.

 

En la Muzeo de Rozoj
 

En la Muzeo de Rozoj
 

    Unu el la trajtoj de la muzeo estas la utiligo de pintaj teknikoj, kiuj inkluzivas movo-kaptadon (motion capture), holografian animacion, virtualan interagon kaj tiel plu. Per tiuj teknikoj oni altiras la vidon, aŭdon, tuŝsenton kaj flaron de vizitantoj, por ke ili povu ĉiuflanke koni la rozon. En la muzeo la plej atentata tekniko estas la holografia animacio. Dank’ al tio vizitanto povas vidi la mondon kiel ĝin vidas papilio, kaj kvazaŭ ŝajnas, ke li aŭ ŝi flugas super la maro de rozfloroj, kaj observas polenadon de abeloj aŭ “babilas” kun tervermo en la tero. Kiam guto da roso falas sur la papilion, la apogilo de la vizitanto elŝprucas aromajn akverojn.


Roztemaj eksponaĵoj en la muzeo
 

Ekster la muzeo
 

    Ankaŭ en la konstruaĵo de la muzeo oni uzis diversajn novajn teknikojn, inkluzive de fotovoltaa centralo, tervarma pumpilo (geothermal heat pump), cirlukada sistemo por reutiligi akvon kaj aliajn. Ili ĉiuj prezentas la novecon de la nuna epoko. La tervarma hejtilo kaj fotovoltaa generatoraro helpas al la muzeo ŝpari karbon je pli ol 600 tunoj reduktante la ellason de karbondioksido je pli ol 1200 tunoj jare.

Redaktoro: Xie Ruifeng

 Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

 

 

Muzaiko: elsendo 2016-04-15

Finnlando

Muzaiko: elsendo 2016-04-15

  • Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la finnlandan edukadsistemon helpe de Jonne (la intervjuon muntis Melono)
  • Francis rakontas pri tekstadaptado por kantoj, eŭrovido kaj multe pli
  • ETV prezentas: Intervjuo kun Mark Fettes (registrita en 2013)
  • Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-07

Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-07

  • La sanktuloj de la ordinara vivo, kaj la hodiaŭaj martiroj, antaŭenportas la eklezion per sia kuraĝa atesto
  • Ĉe renkonto kun la Monda Metodista Koncilio
  • Aŭdienco kun la kroata ĉefministro Tihomir Oreškovic
  • Papo Francisko vizitos rifuĝintojn sur la greka insulo Lesbos kune kun patriarko Bartolomeo kaj ĉefepiskopo Ieronymos
  • La post-sinoda dokumento pri la familio estos prezentita morgaŭ
  • Tvitera mesaĝo
  • Nagorno-Karabaĥ: du katolikosoj vizitos la regionon, resumo pri la situacio
  • Ĉadlando: milionoj da homoj forpelitaj de Boko Haram nun rifuĝas ĉe Lago Ĉado
  • Ĉinio: striktaj limigoj al importoj el, kaj eksportoj al, Nord-Koreio.