Arquivo da tag: ĉokolado

Ĉokolado denove

Ĉu vi jam uzis la ilon “Search” [“Serĉo” aŭ “Serĉu”] de la Esperanta Retradio?

Antaŭnelonge mi volis skribi ion pri ĉokolado. Unue mi legis la koncernan artikolon en la E-Vikipedio. Ĝi estas sufiĉe longa, tre informa. Poste mi serĉis en la menciita serĉilo. Kion mi konstatis? La vorto “ĉokolado” aperis en ses artikoloj. Tio jam montras la gravecon de la ĉokolado.

En mia artikolo “Danĝera sukero” ĝi estis nur menciita kiel…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La bongusta ĉokolado

Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

Dolĉaj tentaĵoj

Larry Stevens, profesoro por psikologiaj sciencoj ĉe la Universitato de Norda Arizono, kutime manĝas posttagmeze pecon da ĉokolado, ne nur ĉar ĝi estas bongusta sed precipe ĉar li opinias ke ĝi helpas lin pli bone koncentriĝi kaj ĝi ankaŭ influas la sangopremon.

„Multaj homoj, aparte studentoj, iĝas iomete konfuzigitaj posttagmeze kaj ne povas bone koncentriĝi. Pro tio mi konsilas al ili manĝi ĉokoladon por plibonigi la atenton.“Li informas ilin ke estas la kakao kiu havas tiun efikon kaj tial ili devas elekti malhelan brunan ĉokoladon sen tro da sukero kaj lakto.

Delonge oni scias ke ĉokolado povas plilarĝigi sangovaskulojn kaj fine redukti…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio