La ekologia erao jam komenciĝis

En multaj landoj pro la tervarmiĝo, la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, pro regionaj detruoj de la medio aŭ simple pro profitigaj perspektivoj, registaroj provas superi la fosilian-nuklean eraon. Multaj landoj en tio estas same sukcesaj kiel Germanio. Kaj kelkaj el ili estas eĉ signife pli sukcesaj.

Ekzemple en la ĉina urbo Dezhou jam funkcias same multaj suntermaj centraloj kiel en la tuta EU. En Vjetnamio 146.000 biogasaj instalaĵoj kreis novan daŭrigeblan agrikulturon. Kaj la usona subŝtato Novjorko nuntempe entreprenas ĉion por ricevi ĝis la jaro 2025 la duonon de sia energio el renovigeblaj kaj malcentraj…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kie la arbaro certigas la survivon

Por kontraŭbatali la mondan malsaton necesos direkti pli da atento al la konservado kaj la daŭrigebla elprofitado de arbaroj. Tion montras ampleksa raporto.

Unu miliardo da homoj bezonas la oferton de la arbaroj por sia ĉiutaga vivo. Tion konkludas aktuala raporto. La fokuso de la interdisciplina analizo estis direktita al landoj en kiuj regas malsato kaj nesufiĉo de nutraĵoj.

El tio fariĝas komprenebla la grandega signifo de arbaroj: Por multaj milionoj da homoj la arbaro estas la plej favora, ofte sola fonto por fajra ligno por kuiri kaj hejti, por voraĵo por la brutaro, por favorkosta konstrumaterialo. Arbaroj liveras sanajn manĝaĵojn, plantojn kaj fruktojn, insektojn kaj mielon, ĉasbestojn, birdojn,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Kamionoj prenos elektron el supra konduktilo

La elektra kurento finfine igu la trafikon de varoj per kamionoj pli meditaŭga. Tiucele en Usono kaj Svedio unuaj ŝoseoj estas ekipitaj per supergrundaj elektraj konduktiloj. Kio jam delonge funkcias sur reloj, tio por la metio de kamionistoj estas revolucia.

Du aktualaj demonstraj projektoj en Kalifornio kaj Svedio indikas ke estonte ŝarĝaŭtomobiloj povos preni la energion por la trafiko el konduktiloj kiuj troviĝas en alteco de 5 metroj super la grundo. Eblus per tio almenaŭ parte atingi…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.