Internacia Tago de la Demokratio

“Civila socio estas la oksigeno de la demokratio. Civila socio agas kiel ktalizanto por socia progreso kaj ekonomia kresko. Ĝi plenumas kritan rolon subtenante la registaron respondecan, kaj helpas reprezenti la diversajn interesojn de la loĝantaro, inkluzive ĝiajn plej vundeblajn grupojn.”
Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon.
“Civil society is the oxygen of democracy. Civil society acts as a catalyst for social progress and economic growth. It plays a critical role in keeping Government accountable, and helps represent the diverse interests of the population, including its most vulnerable groups.”
Secretary-General Ban Ki-moon.

Leĝo

 

Nuntempa Pollando, estas sufiĉe juna ŝtato, se temas pri demokratio. Antaŭ ol tiu ĉi politika sistemo ekestis, dum kelkdek jaroj regis en la lando socialismo. Socialismo estis la sistemo de la Orienta Eŭropo stirata tiutempe de la ŝtato Sovetunio. Poloj tamen ne povis elteni sufiĉe longe en socialismo, kies esprimo estis ĉefe la internacia amikeco inter socialismaj ŝtatoj. Iom post iom la homoj tie orientiĝis, ke en la landoj de la Okcidenta Eŭropo (sen troaj amikaj brakumoj de tieaj ŝtatgvidantoj) la homoj vivas pli libere ĉefe ekonomie sed ankaŭ pense. Kiam do okazis ekonomiaj problemoj, la poloj kelkajn fojojn protestis unue en 1970 kaj sekve en 1980. Fine en la 1989 jaro ĉe t.n. ronda tablo okazis interkompreniĝo inter la ĝisnunaj regantoj nomataj „komunistoj” kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Esperanta Retradio: Pro zorgo aŭ ruzo

sejmo1aLa demokrata sistemo funkcias en ĉiu lando laŭ similaj, sed iom diversaj, reguloj. En mia lando politikistoj, kiuj regas de multaj jaroj kaj apartenas al kelkaj bone konataj al ĉiu polo partioj, elpensis tiajn regulojn, ke ili principe senprobleme povas esti elektataj eble dum ĉiuj balotoj, sendepende de la rezultoj de sia antaŭa regado. Tiamaniere ili foje estas elektataj kiel la regantoj alifoje kiel la opoziciuloj. Favora por ili estas ankaŭ la ekzisto de “balotsojlo”, kiu permesas elimini kandidatojn de “novaj fortoj”, kiuj laŭ la principo pri egaleco, ankaŭ devus havi la ŝancon esti elektitaj kiel decidontoj, sed ĝis nun estis en la t.n. malplimulto. Kiam la “elektosojlo”

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  Pro zorgo aŭ ruzo.

Esperanta Retradio: Regado de plimulto?

Esperanta Retradio

Samkiel la tuta Eŭropo ankaŭ mia lando fieras pro la demokrata sistemo. En la sistemo – kiel vi scias – regas plimulto. Tamen ĉu vere? Verdire komence jes, ĉar la plimulto dum t.n. balotoj elektas siajn reprezentatntojn t.e. malplimulton. La malplimulto kreas deputitaron t.e. decidan aŭtoritaton, kiu en kelkaj landoj nomiĝas parlamento. Sed en tiu sistemo plej ofte ekzistas ankaŭ registaro, kiu estas ankoraŭ pli granda malplimulto de gravuloj nomataj ministroj t.e. la plenuma aŭtoritato.

Do kiamaniere post balotoj okazas la regado de la plimulto, al kiu apartenas ĉiuj civitanoj t.e. ni? Efektive tia regado okazus kondiĉe, ke ĉiu elektita parlamentano kaj ministro de la…

Legu kaj aŭskultu  la tuton ĉe…  Esperanta Retradio.