Enreta E-kurso de JU kun instruistino, gvidata vive

La Jagelona Universitato invitas E-parolantojn al 5-monata kurso de Esperanto gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lernado daŭros de la 8-a de februaro  ĝis la 25-a de junio 2017. Instruas Maria Majerczak.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavos aldone la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en JU, kio plialtigos ilian internacian prestiĝon.
 
Se inter viaj novjaraj decidoj estas plibonigi vian lingvoscion, jen eblo fari tion. Ĉi-foje estas proponata i.a. horo vespera (Eŭropo kaj Afriko) aŭ posttagmeza (Ameriko).
Ĉiujare la kursoj estas aliaj, freŝaj.
 
Limdato por aliĝi: 6 februaro 2017
Informoj: goo.gl/x1S3AH 
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).

Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto

Tre konata estas la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj. Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t. n. “apo”. (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis 11).

Continuar lendo Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Kion fari post interreta E-kurso?

Mi legis en “Libera Folio” ke ĉiutage averaĝe 30 partoprenantoj de la interreta E-kurso ĉe Duolingo sukcese finas tiun kurson. Do ĉiutage aldoniĝas al Esperantujo proksimume 30 homoj kiuj principe volas apliki tion kion ili lernis kaj kiuj ofte ankaŭ volas samtempe daŭrigi la lernadon de la lingvo.

Plej interesa certe estus la partopreno en internaciaj renkontiĝoj, por praktiki la lingvon kaj por ricevi instigon daŭrigi la interesiĝon pri la lingvo. Sed antaŭ ol tio povas okazi,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)