Arquivo da tag: edukado

La fetiĉo de la internacieco en la eduka kampo

En Brazilo komenciĝis en 2011 programo de studenta interŝanĝo nomita “Scienco sen landlimoj”, kies celo estis igi brazilajn studentojn studi en fremdlingvaj universitatoj por ke ili akiru pliajn konojn. Ekde tiam ĉirkaŭ 100.000 brazilanoj ricevis stipendiojn por studi eksterlande; 70% el ili estis licenciiĝantaj studentoj.

La eksministro pri Edukado defendis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Estas alternativo al la usona eduka modelo

Reciproka fido sen obsedaj testoj

Malmultaj el niaj lernejoj sufiĉe bone kontentigas la bezonojn de lernantoj kaj de iliaj gepatroj. Kio necesas al la lernanto? Akiro de kapabloj taŭgaj por la nunaj tempoj kaj signifo por liaj studoj. Ĝuste tiuj ĉi elementoj tre malfortiĝis en niaj lernejoj. La israela eduka sistemo dum la lastaj jaroj fanatike alprenis la edukan modelon de Usono (kaj de Sudorient-aziaj landoj, kaj de Unuiĝinta Reĝlando).

La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu modelo estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La projekto “Plurlingva alfabetigo”

Mallonga prelego pri ĝia ĝenerala aliro

Bonan matenon. Mi estas Gian Piero Savio kaj mi mallonge prelegos pri novstila, iom malkutima metodo por enkonduki Esperanton en bazlernejojn. Mi tion klopodis fari dum pasintaj jaroj per riĉigaj rondoj pri Esperanto kiel volontulo de asocio de eksakademianoj “Amikoj de edukado”. Post multe da konvinka laboro ĉe la lerneja estraro mi…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Johano Amoso Komenio (1592-1670)

El la longa artikolo de la esperanta Vikipedio pri Komenio mi citas kelkajn gravajn informojn:

“Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj.”
“[Li] estis elstara filozofo, fondinto de la moderna pedagogio (“instruisto de la nacioj”) kaj ĉefa reprezentanto de la moravia kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo.”

“Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Miseduka lerneja uzado de interreto

Necertaj informoj anstataŭ scioj

En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj).

Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)