“Verda plastaĵo” serĉata

De vestaĵoj ĝis elektronikaĵoj: Plastaĵoj hodiaŭ troveblas ĉie. Ankaŭ tie kien ili ne apartenas, nome en la maro. De apenaŭ 100 jaroj plastaĵoj post uzo estas forĵetataj – nun oni esploras pri novaj materialoj kiuj estos pli medikonvenaj.

Plastaĵoj depost la dua mondmilito elstaras pro nekredebla historio de sukceso. En la jaro 1950 la tutmonda jara produktado de artefaritaj plastaĵoj ankoraŭ sumiĝis al…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Bela feliso en Ameriko

Antaŭ kelkaj semajnoj publikiĝis en Brazilo faka libro pri la plej impona feliso en Ameriko: la tiel nomata makul-jaguaro. La libron produktis grupo de biologiisto, ĵurnalisto kaj fotografiisto, kiuj partoprenas Instituton pri Esplorado kaj Konservado de Karnovoraj Mamuloj. Ĝi celas unuavice konsciigi la publikon pri la graveco de tiu bela besto, kaj pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperigaj ekzemploj el urboj (I)

En Novjorko ostroj apartenas al la manĝokulturo. Duonan milionon da tiuj altkvalitaj moluskoj ensorbas la enloĝantoj tie ĉiusemajne. Kio restas, estas konsiderata rubo. Je tiu punkto la ekologia kaj kleriga iniciato “projekto-miliardoj-ostroj” atakas. Ĝi nun forportas de 50 restoracioj la konkojn, purigas ilin kaj dismetas ilin en la enbuŝiĝo de la Hudson-rivero. Ĉe ĉiu konkoparto povas fiksiĝi ĝis 50 novaj ostroj.

Tio ĝojigas ne nur la bongustemulojn sed ankaŭ mediprotektantojn. Ĉar ostroj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Tiel konserveblas ventenergio

El la elektro de renovigebla energio eblas produkti hidrogenon, metanon kaj benzinon. Kiom taŭgas la tekniko “energio al gaso”?

Unu koncepto meritas apartan atenton. Ĝi promesas stabiligi la ekologiajn energiojn kiuj laŭ vento kaj suna situacio varias en sia produktado. Per la procedo “energio al gaso” superflua ekologia elektro povas esti konvertata al hidrogeno aŭ metano kaj tiam esti pumpata en ekzistantajn gasretojn kie la gaso estas konservata. Ĉe senventa situacio aŭ dumnokte…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La mikrobiomo de la tero

La mikrobiomo de la tero estas signife pli diversa ol oni pensis ĝis nun. Per tiu diverseco bakterioj, fungoj k. a. ĉe multaj procezoj sur la tero ludas esencan rolon.

Praktike la tuta mondo estas dense setlata de mikroorganismoj. Eĉ en regionoj kiuj ŝajnas esti maltaŭgaj por vivo kiel la Antarkto, la dezerto Atakamo aŭ en fosilia subgrunda akvo en profundeco de pluraj kilometroj burĝonas arĥeoj, bakterioj, cianobakterioj, fungoj ktp. Kiom da specioj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)