Ŝargado dum veturado

Germana esplorinstituto konstruis sportan aŭtomobilon kies baterio reŝargiĝas dum veturado. Tio funkcias per indukta ŝargado. Tio estas metodo kiu eĉ jam estas taŭga por amasa merkato.

Per la modela aŭtomobilo la esploristoj volas montri ke tio ne nur funkcias en teoria kalkulmodelo sed tute reale aŭ – alie dirite –  proksime al la praktika aplikado. Por povi senti la apartan ĝuon de veturado en elektra sporta aŭtomobilo oni instalis du elektrajn motorojn kun 424 ĉevalpovoj  ĉe la radoj. Ĉe la malsupra planko sidas tiel nomata sekundara bobeno. Trans ĝi eblas ŝargi la baterion kun kapacito de 38 kWh.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio