Plej alta sunturo konstruata en Negev-dezerto

Ĝi provizos 120.000 loĝdomojn per elektro: En la Negev-dezerto, en Israelo estas konstruata la plej alta sunenergikolekta turo de la mondo. Ĉirkaŭ la turo instaliĝos speguloj sur areo de 300 hektaroj.

Ĝi estas komparebla al alstrandiĝinta lumturo kaj ĝi reprezentas la esperojn de la lando pri renovigeblaj energioj. Fine de la jaro la Asĥalim-turo, nomata laŭ la najbara vilaĝo laŭplane ekfunkcios. Kun alteco de 240 metroj la turo estos …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

 

Kamionoj prenos elektron el supra konduktilo

La elektra kurento finfine igu la trafikon de varoj per kamionoj pli meditaŭga. Tiucele en Usono kaj Svedio unuaj ŝoseoj estas ekipitaj per supergrundaj elektraj konduktiloj. Kio jam delonge funkcias sur reloj, tio por la metio de kamionistoj estas revolucia.

Du aktualaj demonstraj projektoj en Kalifornio kaj Svedio indikas ke estonte ŝarĝaŭtomobiloj povos preni la energion por la trafiko el konduktiloj kiuj troviĝas en alteco de 5 metroj super la grundo. Eblus per tio almenaŭ parte atingi…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.