Biofuelo el pajlo kaj ligno

Pli kaj pli kreskas la merkata bezono pri biofueloj. En la regiono de Graz nun oni disvolvis procedon per kiu lignorestaĵoj aŭ pajlo povas esti konvertataj al dizelecaj fueloj.

Ĉe tiu procedo la biomaso, en la koncerna kazo lignorestaĵoj, tritika pajlo aŭ kano sen aldono de oksigeno estas varmegigataj en likva portanta medio ĉe pli ol 300 gradoj C. Kiel portanta medio estis uzata …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

En la mondo de kristaloj

Ni ĉiuj vivas en la mondo de kristaloj kaj ni estas konstruitaj el ili – ĉiuj estas konstruitaj egale. En nia korpo troviĝas strukturoj de fizikaj kristaloj kaj plasmaj kaj solidaj. Ĉi strukturoj montras, kiagrade ni povas plenumi la bezonojn de nia koro, alivorte – de nia bona vivo. Ni estas kvazaŭ …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Produktado de energio en tajdaj centraloj

Energio el alfluo kaj refluo de akvo dum alta kaj malalta tajdoj: En Britio tajdaj energicentraloj havas grandan potencialon. Laŭ nova studaĵo tiaj centraloj povus produkti kvinonon de la bezonata elektra energio en Britio.

La luno povus helpi al la homaro produkti energion sub…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Natura vaporado kiel energifonto

Trovi daŭripovajn vojojn por ĉerpi energion sen damaĝi la naturan medion estas grava tasko por protekti la vivon sur nia planedo. Tial ĉiuj esploroj kiuj povas konduki al tiu celo estas atentindaj, eĉ se ili estas ankoraŭ for de praktika apliko. Kaj en la kazo kiun mi hodiaŭ montras al vi mankas ankoraŭ multaj detaloj kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Sunkolektaj fridujoj en Kenjo

Laŭ indikoj de la agrikultura ministerio de Kenjo nur 50 ĝis 70 procentoj de la rikolto de fruktoj kaj legomoj atingas la merkatojn. La resto ĝis nun putris. Tio nun ne plu okazas en la vilaĝo Nziu kiu situas ĉirkaŭ 250 km sudoriente de la ĉefurbo Nairobi. Tie la rikolto de mango-fruktoj restas freŝa danke al fridujaj instalaĵoj kiuj ĉerpas la elektran energion per sunkolektiloj sur la tegmentoj de konteneroj.

La sunkolektaj fridujoj estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)