Le Monde Diplomatique ( en Esperanto)

La 9-an de februaro 1950, dum plej forta malvarma milito, ankoraŭ ne konata respublikana senatano tondras : „Mi havas en la manoj la liston de ducent kvin personoj, pri kiuj la ŝtatsekretario scias, ke ili estas membroj de la Komunista Partio kaj kiuj tamen determinas la politikon de la ŝtatdepartemento.” Joseph McCarthy eniris la usonan historion tra la pordo de fieco. Lia listo ne ekzistis, sed la sekvanta ondo de kontraŭkomunisma historio kaj de purigadoj rompis la ekzistrimedojn de miloj da usonanoj.

En la jaro 2017, la patriota lojaleco de la usona prezidonto estas dubigata. Pri lia registaro de militistoj kaj de miliarduloj svarmas la kialoj por dubi. Tamen, la Demokrata Partio kaj multaj okcidentaj komunikiloj ŝajnas esti obsedataj de la stranga ideo, ke s-ro Donald Trump povas esti la „marioneto de Kremlo”. [1] Kaj ke li dankas sian elekton al piratado de informadikaj donitaĵoj manipulata de Ruslando. Kvankam sufiĉe longa tempo pasis post la makartista paranojo, la Washington Post ĵus daŭrigis tiun historion per sia maltrankvilo pro la ekzisto de „pli ol ducent retejoj kiuj, ĉu vole aŭ

(Legu pli ĉe La Monde Diplomatique en Esperanto)