Internaciaj kontaktoj plifortigas nian lingvon

Kiam mi pasintan sabaton ĉeestis la Zamenhof-feston en Vieno, tio estis por mi eksterordinara evento, ĉar pasis kelkaj jardekoj de kiam mi partoprenis en E-aranĝo en Aŭstrio. Dum tiuj jardekoj mi ja partoprenis multajn internaciajn E-aranĝojn en Eŭropo kaj eĉ en Sudameriko, sed ne en Aŭstrio.

La kaŭzo por tio kuŝas en …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zamenhof-festo en la Pola Instituto de Vieno

Pasintan sabaton mi ĉeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna aranĝo kiun mi pasintjare ĉeestis en Prago kie regis klubeca etoso, la aranĝo en Vieno havis oficialecan karakteron. Dum en Prago ni sidis ĉirkaŭ granda tablo, manĝis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaŭ en aŭditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.

Ili parolis al …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Transgenruloj

Post kiam mi skribis mian artikolon pri “Maĉismo en la lingvoj”, mi malkovris la longan tekston “Esperanto kaj sekso” (http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/), kies aŭtoro estas Markos Cramer.

Kaj ĉar en Brazilo oni parolas multe pri “transgênero”, mi trovis tre interesaj – en la parto “Biologia kaj socia sekso” – liajn jenajn asertojn:

“Foje oni nuntempe vidas la uzon de ‘genro’ (aŭ malofte eĉ ‘ĝendro’) en signifo simila al ‘sekso’; la intenco tiam estas esprimi per la paro sekso/genro (aŭ sekso/ĝendro) la saman nuancon kiun eblas esprimi per la paro sex/gender en la angla. Tamen en Esperanto sekso ne estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Alkoholo helpas ĉe fremdaj lingvoj

Alkoholo malblokas la langon. Ĉu tio validas ankaŭ por la parolado de ĵus lernita fremdlingvo, tion esploristoj volas ekscii kaj donas al siaj testpersonoj bieron.

Ĉu biero, vino aŭ brando: Alkoholo igas multajn homojn parolemaj. Tamen post konsumo de certa kvanto la lango …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri “La Tekstaro”

Kiel mi jam diris ĉi-tie, mi eklernis la bazojn de Esperanto memstare antaŭ sufiĉe da jaroj, sed mi vere ekinteresiĝis pri la internacia lingvo ne antaŭ kvar jaroj. Pro tio mi ne scias tiom pri ĝi kaj pri ĉio tio, kio ekzistas en Esperantujo, kiom scias la esperantistoj kiuj estas en la movado ekde 20, 30, 40 jaroj aŭ pli.

Aliflanke nun mi scias tiom, ke mi povis aserti en mia artikolo de la 1-a de aŭgusto ĉi-jare (“Ĉu Esperanto ekzistas? Ĉu ĝi mortis?”), ke Esperanto bonfartas, kaj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)