Ampoezio kaj gramatika genro

Mi estas sporada, t.e. ne tro konstanta, aprezanto de poezio. Iele trapele mi trafas iun poeton aŭ nur poeziaĵon kaj entuziasmiĝas; sed ne tro longe, ĉar mia pragmatika komputileca naturo emas surterigi min sur pli solidan terenon. Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj, en israela ĉiutaga ĵurnalo, mi hazarde malkovris la jenan poeziaĵon, kiun mi amatorece tradukis al Esperanto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Inter plendado kaj apogado, kion elekti?

De tempo al tempo saltetas en la Esperanta gazetaro kaj interretejoj aludoj kaj komentoj pri la iom-post-ioma malkreskado de la membroj de Universala Esperanto-Asocio. Kaj ne nur tie. Certe tio okazas ankaŭ en multaj aliaj Esperanto-asocioj, tradicie formitaj per aliĝo de anoj pagantaj monatan aŭ jaran kotizon. Je loka nivelo, ili funkcias surbaze de la perspektivo de kluba vivo, laŭ kiu ili kunsidas semajne aŭ monate por babili, aŭskulti prelegojn, festi naskiĝdatojn, konsulti la bibliotekon kaj trinki teon. Je landa aŭ ŝtata nivelo, oni esperas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Iele-trapele tra la Esperanta Frazeologio

Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiaĵoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, eseon pri “Esperanta frazeologio” de Sabine Fiedler, aĉetitan jam antaŭ kelkaj jaroj kaj trafoliumis ĝin.

Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La lingvo bezonas aktivajn kontribuantojn

Ke Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, ekz. la angla, tio estas nerefutebla fakto. Tamen tiu facileco ja ne signifas ke Esperanto estas simpla lingvo, ĉar ĝi ja estas laŭcele internacia lingvo.

Kaj internacia komunikado tute ne estas simpla afero: Ja ne nur ekzistas lingvaj baroj inter la popoloj kaj landoj. Kiel ni hodiaŭ bone vidas, estas ofte grandaj, eĉ akraj kulturaj malsamecoj, kaj – tion montris la ĵus okazinta pintrenkonto de la G7-ŝtatoj – la ekonomiaj interesoj povas forte malkongrui.

Internacia lingvo do devas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Diamanta jubileo de geedzeco de esperantistoj

Estas sciate, ke nuntempe la geedzeco daŭras malpli longe ol en la pasinteco. Ekzemple en Germanio la averaĝa daŭro de geedzeco de la paroj kiuj divorcis en 2011 estis 14 jaroj kaj 8 monatoj. Malgraŭ tio, el la 20 milionoj da paroj en tiu lando 10 milionoj jam festis la arĝentan jubileon de geedzeco, 1 miliono la oran jubileon kaj 10.000 la feran (tio estas, ili kunvivis almenaŭ 65 jarojn). Pri la diamanta jubileo (60 jarojn de geedzeco)…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)