Arquivo da tag: Esploristoj

Omego-3, omego-6 kaj la cerbo

De longa tempo oni scis, ke fiŝoj estas grava parto de sana dieto. Ili estas elstara elemento en la konata “mediteranea dieto”. Ili bonfaras al la koro kaj al la sangocirkulado, interalie. Granda parto de tiu saniga efiko atribuiĝas al fiŝoleo, en kiu troviĝas poli-nesaturitaj gras-oleoj, konataj kiel “omego-3” kaj “omego-6”.

Lastatempe, esploristoj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu la homo konas sian planedon?

Unu el la rezultoj de la scienca esplorado estas montri, ke ni homoj ne bone konas nian planedon. Dum la produktado de sia libro “Genezo”, antaŭ kelkaj jaroj, la brazila fotografiisto Sebastião Salgado konstatis, ke preskaŭ duono de la tersurfaco neniam estis vizitita de iu ajn homo. Kaj la marfundo estas alia ankoraŭ nekonata parto de nia Tero.

Dum la jaro 2016, 128 sciencistoj el 12 landoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kial knaboj legas malpli bone ol knabinoj

Knabinoj ŝatas legi, knaboj ne multe rilatas al libroj. Jen stereotipo kiu havas statistikan bazon. En preskaŭ ĉiuj landoj kiuj partoprenis en la plej aktuala PISA-studaĵo, 15-jaraj junulinoj legis pli bone kaj komprenis lingvon pli rapide ol samaĝaj junuloj. La knabinoj superis la knabojn averaĝe je tuta lerneja jaro. “La diferenco estas sufiĉe forta kaj mirinde stabila tra multaj landoj”, diras klerigesploristo de universitato en Munkeno. Nun montriĝas: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel trinkaĵoj influas niajn rilatojn

Kiam ni volas alproksimiĝi al iu, tiam preskaŭ ĉiam ĉeestas perantoj: teo, kafo, biero, vino. Kial?

Dum longa tempo li observis kiel ŝi promenas tra la ĝardeno. Nun ŝi venas pli proksimen, tio estas ŝanco haltigi ŝin. Preterpasante li tretas sur ŝian longan jupon, ŝi turniĝas. Kaj jen la frazo kiun li jam estas preparinta en sia kapo: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Hunda diagnozo

Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian buŝon por esplori hepatan staton. Nuntempe, aŭskultado, palpado kaj rigardado ankoraŭ estas uzataj, sed flarado preskaŭ ne.

Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne flaradon de kuracistoj, sed…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)