Kial virinoj atingas pli altan aĝon ol viroj

Virinoj jam de ĉiam vivis pli longe ol viroj, eĉ dum periodoj de malsatego kaj de krizoj. Supozeble ĉe la atingebla aĝo virinoj denature antaŭas la virojn – sociaj faktoroj tamen ludas gravan flankan rolon.

Virino kiu hodiaŭ naskiĝis en Aŭstrio povas kalkuli pri 84 vivojaroj, viro pri 79 jaroj. Rilate al atingebla vivodaŭro la virinoj en plej multaj landoj antaŭas la virojn, eĉ se …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La virina voĉo malaltiĝis

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jardekoj. Tion montras studaĵo de la universitato de Lepsiko en Germanio. Biologiaj kaŭzoj por tio ne troviĝas: Ŝanĝiĝis la rolbildo pri la virino.

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas signife pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jaroj. Tio estas la rezulto de studaĵo ĉe la universitata kliniko de Lepsiko en kiu 2500 sanaj virinoj kaj viroj inter 40 kaj 80 jaroj estis esplorataj. Oni serĉis ankaŭ …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Saniga fromaĝo

Manĝi fromaĝon estas tre antikva kutimo de la homoj. Dum la lastaj jaroj, aperis iuj suspektoj, ke ĉi tiu tradicia bongustaĵo estas danĝera por nia sano, pro la kvanto da graso en ĝia konsisto. Ĉi tiu suspekto ŝajne estas tute senfundamenta, laŭ esploro farita antaŭ nelonge en Ĉinujo.

En la Universitato de Soochow, zorge farita esploro montris, ke …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kial bonaj intencoj tiel ofte malsukcesas

Ne daŭre persisti en siaj intencoj, tio estas homa. Tion pruvas ankaŭ vido al la historio: “Homoj de ĉiam intencas fari ion kaj malsukcesas pri tio”, diras psikologino el Bremen, norda Germanio. Pri tio jam raportis Aristotelo antaŭ pli ol 2000 jaroj. “Studaĵoj montras ke nur 30 procentoj de la bonaj intencoj havas realan ŝancon daŭri.” Post tri semajnoj la unuaj intenculoj rezignas. Post duona jaro restas ankoraŭ nur la duono.

Multaj homoj antaŭe ne pripensas kiujn …

(Legu pli ĉ Esperanta Retradio)

La homo atingis sian evoluan limon

La olimpia slogano “pli alten, pli rapide, pli distancen”, estis konsiderata valida ankaŭ por la ĝenerala evoluo de la homo. Sed nun laŭ francaj esploristoj la biologiaj limoj de la homo sapiens estas atingitaj.

La homo alvenis ĉe la fino de siaj biologiaj evolueblecoj. Ne daŭros la ĝisnuna tendenco ke ĉiu generacio kreskis pli sukcese ol la antaŭa rilate al…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)