Arquivo da tag: Esploro

Pupiloj malkaŝas necertecon

Tra la okuloj oni povas rigardi rekte en la animon de homo. Tio estas ofte aŭdata opinio. Ankaŭ esploristoj rigardas tien por povi konstati kiom granda estas ĉe homo la necerteco post decido.

Ĉu ĉe poker-ludo ludanto rigardu en la okulojn de sia vidalvidulo? Kiu atentas pri la movoj de la pupiloj, tiu povas rekonkludi pri la animstato de sia kontraŭulo, opinias neŭrosciencisto el Hamburgo. La profesoro de la universitata kliniko tie esploris…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Alia homo post 60 jaroj

Ĉu en junaĝo kaj en alta aĝo ni estas la samaj homoj? La ĝis nun plej longtempa studaĵo respondas al tio: Ne. Nia personeco laŭ tio dum 60 jaroj ŝanĝiĝas pli ol oni supozas.

La afero komenciĝis en la jaro 1950: Tiam en la kadro de la Skota Mensa Supervidado estis prijuĝataj en la lernejoj proksimume 1200 14-jaraj skotaj gejunuloj. Tiufoje ne temis pri lernejaj notoj, sed pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La emocia flanko de la hundo

Verŝajne ĉiu el ni jam observis hundojn kiuj antaŭĝojas pri frandaĵo kaj kiuj ekscitite saltas supren al sia mastro aŭ kiuj dum jarfina artfajraĵo hurletante sin kaŝas sub la tablo. Juna biologino el Vieno kiu esploras la konduton de bestoj ĝuste tion volas kompreni: Ŝi okupiĝas en sia esplorado pri la hundo kaj volas pruvi kiun…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religio efikas kiel drogoj

Religio estas “opio por la popolo”, notis siatempe Marx. Usonaj neŭrosciencistoj nun pravigas lin: Spiritualaj spertoj laŭ ili efikas simile kiel amo, drogoj kaj hazardludoj.

Tio validas almenaŭ por la 19 aparte piaj mormonoj kiujn skipo de la universitato de Utah priesploris.

La esploristoj metis la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Varma, sed ne tro!

Kafo estas tutmonde ŝatata trinkaĵo, kiu alproksimigas homojn por agrabla interparolo, reciproka simpatio kaj amikeco. Krome, ĝi estas saniga kaj… tre bongusta. En multaj regionoj en la mondo, mateo okupas similan lokon en la kutimoj de la loĝantaro. En Sudameriko, ekzemple, ĝi estas tradicie trinkata grandkvante.

En la jaro 1991…