Arquivo da tag: Esploro

La reago de la pupiloj malkaŝas ĉion

Por la komunikado de homoj la perokula kontakto estas gravega. La reago de la pupiloj montras ĉu iu ŝatas la vidkontakton aŭ ne. Sed kiel longe rajtas daŭri rigardo?

La reago de la pupiloj povas malkaŝi ĉu homoj sentas pli longan perokulan kontakton kiel agrabla aŭ ne. Kiu ŝatas la rigardon de aliaj homoj, tiu reagas laŭ studaĵo per pli forta vastiĝo de la pupiloj. En testoj kun averaĝe 500 partoprenantoj daŭris averaĝe proksimume 3 sekundojn antaŭ ol homoj sentis malkomforton. Tion raportas psikologoj de universitato en Londono en faka ĵurnalo.

Perokulaj kontaktoj aperas ĉe…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Trovi la ĝustan partneron per la nazo

Belaj okuloj, belproporcia korpo, elstara karaktero: Nek aspekto nek ecoj de la persono sufiĉas por trovi feliĉon por vivrilato. La natura korpa odoro kundecidas pri tio.

La ĝustan partneron oni trovas per la nazo – kaj malsamecoj estas altiraj, almenaŭ rilate al la genoj. Tion eltrovis sciencistino de la teknika universitato de Dresdeno. Ŝi enketis pli ol 250 parojn inter 18 kaj 60 jaroj pri la kontenteco en la vivrilato, ĉu ili deziras havi infanojn kaj kiel ekscita ili taksas sian seksan vivon. Post la demandado oni prenis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Bakterio kiu voras plastaĵojn

Montoj da malfacile malkonstrueblaj plastaĵoj prezentas enorman ekologian problemon, precipe en la oceanoj. Nun esploristoj unuafoje trovis bakterion kiu malkonstruas mondvaste aperantan plastaĵon – tio donas esperon por la resanigo de trafitaj regionoj.

Mondvaste estas produktataj ĉiujare pli ol 300 milionoj da tunoj da plastaĵoj el kiuj 56 milionoj en la jaro 2013 estis polietilentereftalato, mallonge PET. El tiu materialo estas produktataj interalie plastaj boteloj kaj pakaĵoj.

Nur malgranda parto –  proksimume 14 procentoj – el tio…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)