Interreta rendevuado ŝanĝas la socion

 

Per aplikaĵoj kiel Tinder k. a. oni konatiĝas kaj interamiĝas kun homoj el diversaj kulturoj. Tion nun montras du esploristoj. Kaj tio laŭ ili ŝanĝas la socion. Krome paroj kiuj interkonatiĝas en la interreto pli longe restas kune.

Interreta rendevuado estas hodiaŭ la …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Natura vaporado kiel energifonto

Trovi daŭripovajn vojojn por ĉerpi energion sen damaĝi la naturan medion estas grava tasko por protekti la vivon sur nia planedo. Tial ĉiuj esploroj kiuj povas konduki al tiu celo estas atentindaj, eĉ se ili estas ankoraŭ for de praktika apliko. Kaj en la kazo kiun mi hodiaŭ montras al vi mankas ankoraŭ multaj detaloj kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiun aĝon homo povas atingi?

Kelkaj sciencistoj supozas ke la limo situas ĉe 115 jaroj. Tamen la tendenco de la pasintaj jardekoj subtenas la tezon ke eblas multe pli longaj vivoj.

Estas malnova demando, sed praktikan signifon ĝi havas nur por la tute maljunaj homoj: Kiun vivodaŭron homo povos atingi, kiuj rekordoj rilate al la aĝo estas ankoraŭ eblaj? De kiam …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nova molekulo por kontraŭbatali dolorojn

Sciencistoj disvolvis novan molekulon kiu povas esti aplikata anstataŭ morfino por kontraŭbatali dolorojn – kaj kiu ne havas la samajn kromefikojn kiel la opiaĵo kiu estas uzata de jarmiloj.

Laŭ la studaĵo kiu estis publikigita antaŭ du semajnoj la substanco nek kaŭzas spirmankon nek ĝi dependigas aŭ kondukas al mallakso. Pro tiuj kromefikoj la dono de morfino estas konsiderata kiel riska.

Esplorista teamo de la Stanford-universitato en Kalifornio…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu eblas forpeli streson per rideto?

Daŭra streso malsanigas – sed estas homoj al kiuj streso ne kaŭzas problemon. Kio estas la neŭrobiologia bazo por tio? Tiu demando okupas esploriston pri psika rezistivo en Majenco. Tie funkcias la sola esplorcentro en Germanio pri la psika rezistivo kontraŭ streso.

Pozitiva pensado estas laŭ pritakso de la sciencisto probable unu el la faktoroj kiuj malebligas ke homoj sub streso reagas vundiĝeble. Tio estas la malo al psika rezistivo ĉe kiu …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)