Arquivo da tag: estonteco

La tempo por altaĝuloj pasas pli rapide

La restanta vivotempo por altaĝuloj ŝrumpas kompare al la travivita tempo. Ofte ankaŭ pli aĝaj homoj prenas sur sin tro da aktivecoj.

“Kion vi pensas pri la estonteco?”. Tion laŭdire oni demandis al Jeanne Calment kiam ŝi jam estis tre maljuna virino. “Ĝi estas mallonga”, estis ŝia respondo. La francino mortis la 4-an de aŭgusto 1997 en la aĝo de 122 jaroj kaj 164 tagoj kaj ĝis hodiaŭ estas la unua en la listo de la plej aĝaj virinoj de la mondo.

Ŝia respondo samtempe indikas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperigaj ekzemploj el urboj (II)

Kiam la administracio kaj la konsilantaro de la vestfalia urbeto Hiddenhausen antaŭ kelkaj jaroj ricevis prognozojn pri la demografia evoluo de sia komunumo, tiam ili ekkomprenis: Aŭ ni entreprenas ion nun – aŭ baldaŭ ĉiu deka domo en la urbo estos neloĝata.

En multaj industriaj nacioj ne nur la allogeco de la grandaj urboj kondukas al malriĉiĝo de la kamparaj regionoj, sed tien kondukas ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri la estonta vivo en grandaj urboj

La homaro transloĝiĝas. Vilaĝoj senhomiĝas, urbegoj krevas. Jam hodiaŭ 54 procentoj de la monda loĝantaro vivas en urboj – en la jaro 2050 estos eĉ du trionoj. Kun tiu migra movado kunligiĝas multaj krizoj kiel klimata ŝanĝo aŭ malabundeco de krudmaterialoj. Koncize dirite: La estonteco de la homaro decidiĝos en la urbo.

Nun la UN metas la temon sur la tagordon. Ĉi-semajne renkontiĝas miloj da diplomatoj,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La influo de la informadika revolucio sur la ekonomia kresko

En brazila revuo mi legis antaŭnelonge intervjuon kun la ekonomikisto Robert Gordon, kiu dum multe da tempo studis la ekonomian kreskon kaj publikigis pri tiu temo la libron The Rise and Fall of American Growth (Leviĝo kaj Falo de la Usona Kresko). La revuo opinias kelkajn liajn ideojn – kiuj laŭ li baziĝas sur liaj esploroj – surprizigaj. Mi resumas – kaj parte tradukas – liajn precipajn asertojn.

Kvankam oni nuntempe parolas multe pri la mirindaĵoj de la informadika revolucio, Robert Gordon konsideras, ke ili estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)