Reto de ŝargstacioj por Eŭropo

La reto de ŝargstacioj por Eŭropo kiun planas la germana aŭtomobila industrio pli kaj pli realiĝas. Ankoraŭ ĉi-jare ekzemple en Aŭstrio disponeblos la unuaj rapidŝargaj stacioj por elektraj aŭtomobiloj.

La starigo de la unuaj 20 de entute 400 planitaj rapidŝargaj stacioj ĉe aŭtoŝoseoj kaj laŭlonge de aliaj ĉefaj trafikaksoj komenciĝos en Germanio, Norvegio kaj Aŭstrio. Pri tio informis la partoprenantaj germanaj aŭtomobilkonstruantaj entreprenoj lastvendrede.

La stacioj havu…

(Legu pli  ĉe Esperanta Retradio)

Lingvoj en eŭropa kanzonkonkurso

Dum la pasinta semajnfino okazis la ĉiujara kanzonkonkurso de Eŭrovizio. Tiun televidan eventon mi jam spektis antaŭ 50 jaroj kiam Udo Jürgens gajnis la “Grandan Premion” por Aŭstrio kun kanzono “Merci, chérie” (Dankon, karulino) kiun li tiam malgraŭ la franca titolo kantis en germana lingvo.

En la jaro 1984 venkis 17-jara germanino Nicole kun la kanzono…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Postkongresa Vojaĝo

Partopreni en UK estas ĉiam bona oportuno ekkoni la urbon de la UK kaj – por la eksterlandanoj – la kulturon de la koncerna lando. Krome la LKK (Loka Kongresa Komitato) organizas ekskursojn, tiel ke oni povas ekkoni aliajn urbojn kaj regionojn de tiu lando. Oni povas ankaŭ profiti de la okazo por fari individuajn vojaĝojn.

Evidente necesas mono por fari tion. Multaj esperantistoj bedaŭrinde ne…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Abeloj en la urbo

Multaj homoj estas ŝokitaj de raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Aŭtoritato por Nutra Sekureco (European Food Safety Authority) kiuj atentigas ke en la lastaj jaroj amaso da abeloj estas mortintaj precipe en Eŭropo kaj Usono.

Troviĝas diversaj fontoj de danĝero. Pluraj sciencaj esploroj kulpigas precipe familion de insekticidoj nomataj “nov-nikotinoidoj” kiuj nuntempe estas uzataj sur la tuta planedo, kvankam diversaj ekologiaj organizoj klopodas mobilizi oponadon al la grandaj agrokemiaj entreprenoj kiuj disvastigas tiujn supertoksajn pesticidojn.

En Eŭropo spuroj de tiuj pesticidoj estas trovitaj en pli ol duono de la abelujoj. Ili funkcias kiel nervoveneno kaj senfortigas la abelojn. Sed ankaŭ enportitaj parazitoj kaj la malapero de gravaj floroj endanĝerigas ilin.

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

Pola Retradia Elsendo

Clipboard01

En la 483-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas kun d-rino Ilona Kouthny (ricevinta nunjare pro sia plurjara kleriga laboro Diplomon pro Elstara E-Agado) pri la finiĝinta en Poznano aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj. Komence en niaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda parolado de la pola prezidento en UNo-sidejo en Novjorko. Ni donas la atenton al la impostaj deliktoj de grandaj konzernoj kaj holdingoj en la uniaj landoj – baze de speciala raporto de Eŭropa Komisiono. Nia scienbultena temo rilatas al esploroj pri la flarsenso kaj spaca orientiĝo. Ni prezentas krome la rezultojn de la 2-a Muzika Konkurso de „Kontakto” (http://kontakto.tejo.org/2015/07/vocdonu-por-la-2-muzikakonkurso) fragmente citante el la laŭreato de la 1-a premio, la kanzono „La Princino” de Martin kaj Talpoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Same la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo. En la rubriko Antaŭ la mikrofono aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

E_elsendo el la 29.09.2015