La mondo enhavas bluajn lokojn

Ĉu vi scias, ke nia (foje griza) mondo enhavas bluajn lokojn?

De la jaro 2004, esploristoj decidis analizi iujn lokojn en la mondo, kie la homoj vivas pli longe kaj pli bonkvalite. Ili estas disaj, en malsamaj  regionoj, kun tute malsamaj kulturoj. Tie relative multaj homoj vivas pli ol …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Vivceloj kaj sano

En la 20-a jarcento, la aŭstra psikiatro Viktor Frankl, kiu travivis grandajn suferojn dum la Dua Mondmilito, elvolvis la ideon, ke la homoj devas havi firmajn vivcelojn. Nur tiel ili povas atingi feliĉon kaj transpasi malfacilaĵojn. Lia sistemo de psikoterapio baziĝas sur tia ideo.

En la jaro 1989, usona esploristino Carol Riff kreis skalon por mezuri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu penado aŭ plezuro?

Interesa artikolo de Andreo Bach en nia Esperanta Retradio (“Musa utopio”, je la 3-a de julio 2016), montras, ke eskperimento per musoj, al kiuj oni provizis ĉion sufiĉan por facila, komforta vivo, kondukis al ilia memdetruo. Oni konkludu: facila, ĝuoplena vivo sen penado kaj streboj ne signifas sanan vivon.

En tiu sama semajno, brazila ĵurnalo reproduktis alian eksperimenton per musoj, faritan en same serioza institucio, kiu montras, ke plezurigaj spertoj (ekzemple: bongusta manĝo aŭ seksumado) stimulas certan regionon de la cerbo, kiu siavice kaŭzas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Io por io

Mi estas feliĉa loĝanto de unuetaĝa dometo, kies surfaco kune kun la kelo egalas al 150 kv. metroj. Mi aĉetis ĝin kiel ne nova objekto postulanta kompletan renovigadon. Krome mi devis preni krediton, ĉar ĝia valoro superis la kvoton riceveblan kontraŭ la du loĝejoj, kiujn mi tiutempe posedis.

Komenciĝis la renovigaj laboroj. Unue…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)