La Perdita Urbo Z (1 el 2)

Kiel mi jam diris ĉi tie, mi tre ŝatas spekti bonajn filmojn, aparte biografiojn pri konataj homoj. Kaj ankaŭ plaĉas al mi aliaj filmoj (t.e. ne pri konataj homoj) bazitaj sur realaj faktoj; ekzemple (mi donas la originalajn titolojn) „Hidden Figures“, „The man who knew infinity“, „Silence“.

La titolo de ĉi tiu artikolo estas la traduko de la titolo de la anglalingva filmo “The Lost City of Z”, kiu estas bonega kaj belega filmo bazita sur reale okazintaj faktoj.

Sendube ne ĉiuj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Filmo pri Stefan Zweig

Mi tre ŝatas spekti bonajn filmojn. Nuntempe multaj homoj, precipe junuloj, spektas filmojn sur komputiloj, malgrandaj platkomputiloj aŭ eĉ poŝtelefonoj. Mi – maljunulo – neniam faris tion. Kelkfoje mi spektas filmojn hejme sur granda televida ekrano, sed mi multe preferas vidi ilin sur granda kina ekrano.

Kiaj estas bonaj filmoj? Tio evidente…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nova filmo de Woody Allen

Ne ofte aperas en la Esperanta Retradio recenzoj pri komercaj filmoj. Mi supozas, ke tion kaŭzas la fakto, ke en ne ĉiuj landoj oni povas ĝustatempe spekti recenzindajn kinverkojn. Hodiaŭ mi tamen decidis tion fari pro la mala supozo, ke filmojn de la usona Woody Allen oni sukcesas spekti ĉie tra la mondo. Li ja fariĝis transnacia artisto. Kaj ĉar mi varme admiras lian talenton, mi iom komentos lian lastan filmon – “Café Society” – lanĉitan en Brazilo, antaŭ ne longe.

Ĉi tiu estas la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?

“Wadjda”: tikla filmo el la 69-a ekspozicio de Venecio

Haifa Al Mansour estas la unua saŭda virino, kiu reĝisoris filmon, tiel iĝante pioniro aŭ forpelinto, depende de vidpunkto kaj loĝloko de siaj samurbanoj. Jam dum la filmado en sia hejmurbo Riad, en kelkaj kvartaloj ŝi povis filmi tute senĝene kaj senĉese. En aliaj kvartaloj ŝi devis sin kaŝi en kamioneto kaj gvidi la teknikan nurviran skipon parolante per radio pro la timo kaŭzi tumultojn kaj perfortajn protestojn.

“Saŭda Arabio estas tre…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Visconti, la ruĝa duko

Antaŭ kvardek jaroj, je la 17-a de marto 1976, Luchino Visconti kuŝis sur sia lito. Ĉe li ĉeestis lia fratino kaj du hundoj. Li petis aŭskulti la Duan Simfonion de Brahms. Li aŭskultis ĝin dufoje sinsekve. Poste li diris: “Nun, sufiĉas. Mi estas laca.” Kaj li turniĝis flanken kaj mortis. Li estis tiam 70-jara kaj lia maniero morti aldonis iom pli da elementoj al la mito: Visconti estis unu el la plej altaj genioj de kinarto.
Pluraj liaj filmoj fariĝis klasikaj, tio estas,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)