Kial tiuj strangaj monadoj ne havas fenestrojn

Ĉu animaj atomoj povus esti konstruŝtonoj de la mondo? La instruo pri monadoj de Leibnitz ne estas esotera spekulativaĵo, sed scienca hipotezo laŭ la nivelo de sia epoko – se ne eĉ de la hodiaŭa.

Puŝo, premo, rapideco – la mondo kompareblas al bilarda tablo: La nova bildo de la fiziko prezentis al la filozofio de la 17-a jarcento grandan problemon. Se ĉio estas eksplikebla per la mekaniko de plej etaj partikloj de materio: Kie restas tie ankoraŭ loko por pensoj kaj sentoj?…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Rakonto de Ĝibran Ĥalil Ĝibran

Rigardinte miajn esperantajn librojn kaj “malkovrinte” la verkon Rakontoj kaj Poemoj (kiun mi legis antaŭ kelkaj jaroj), mi serĉis informojn pri la aŭtoro Ĝibran Ĥalil Ĝibran en la Vikipedio kaj vidis en la germana versio la jenan aserton:

“Lia verkaro estas konsiderata kiel ligilo inter filozofioj orientaj, ekzemple sufismo, kaj okcidentaj, influitaj de kristanismo.”

Kaj en la franca versio mi legis i.a. la sekvan frazon:

“La mistiko de Ĝibran troviĝas je la kunfluejo de pluraj influoj: …

(Legupli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel vi fartas?

Malgraŭ pluraj similecoj inter ni kiel homoj ekzistas ankaŭ multege da diferencoj. Mi tamen ĉi-momente ne pensas pri niaj diversaj karakteroj kaj temperamentoj. La diferencoj ofte dependas de tio, kie ni loĝas kaj kiel ni vivas, kaj precipe de tio, kiom multe da libera tempo restas al ni post la plenumo de multaj niaj ĉiutagaj devoj kaj okupoj. Ĉar mi premisas, ke simile kiel mi, ankaŭ vi volonte dediĉas vian liberan tempon por okupiĝi pri aferoj ligitaj kun Esperanto. Temas ja pri nia komuna hobio aŭ eĉ pasio, temas pri io por ni aparte agrabla, aparte senca. Nia vivpasio tamen krom libera tempo postulas kelkajn aliajn aferojn, ekzemple permeson okupiĝi pri nia ŝatokupo flanke de niaj proksimuloj. Alia tre grava afreo estas posedo de monrimedoj cele financi diversajn elspezojn ligitajn kun…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.