INHOTIM – Granda brazila muzeo sub la ĉielo

Antaŭ kelkaj semajnoj forpasis en Brazilo monde konata artisto. Oni konas lin per la nomo Tunga. Lia vera nomo estas Antonio José de Barros Carvalho e Mello Mourão. Li naskiĝis en la jaro 1952, en la ŝtato Pernambuco. Liaj verkoj en la kampo de plastika arto fariĝis internacie aprezataj. Li estis la unua brazila artisto, kies verkon oni ekspoziciis en la Pariza Muzeo Louvre.

Krom valora artisto, Tunga estis ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Tagoj de teramikeco

En mia geografia sfero la vintro estas sufiĉe turmenta, ĉar malaltaj temperaturoj, nubeco kaj maloftaj sunradioj estas la ĉiutago ĉi tie dum almenaŭ ses monatoj. Dum tiu ĉi periodo pejzaĝo estas foje griza alifoje neĝoblanka. Sed ni adiaŭu la vintron. Komenciĝis printempo.

Pli malpli tiutempe la tero moliĝas kaj permesas karesi sin. Alvenas tempo bonvenigi kelkajn ĝardenajn ilojn kiel platfosilo kaj rastilo. Ĝuste ili nun povos amikiĝi kun tiu,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nutri la planedon – Energio por la vivo

La mesaĝo de vertikala kampo en la israela pavilono

La tre grava internacia ekspozicio EXPO2015 en Milano, kiun oni malfermis je la komenco de majo, fokusiĝas sur la metodoj por provizado de sana nutrado al la monda loĝantaro kun alta konsidero pri la protektado de la natura medio.

La oficiala devizo de tiu ekspozicio estas “Nutri la planedon – Energio por la vivo”. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 800 milionoj da homoj, kiuj suferas pro manko de nutrado. Aliflanke en multaj landoj, oni senzorge forĵetas kiel rubaĵon nekredeblan kvanton da manĝaĵoj. Laŭ ĝisdatigita taksado, temas pri 1,3 miliardoj da tonoj: tio signifas, ke oni malŝpare forĵetas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda produktado.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio