Novaĵmetio estas pli aĝa ol oni kredis

Ĝis nun la jaro 1605 kiam en Strasburgo aperis la unua presita semajna gazeto estis konsiderata kiel komenco de la laŭperioda gazetara metio en Eŭropo. Sed jam antaŭe aperis novaĵkomunikoj sur unuopaj folioj, kiel tion dokumentas esplorprojekto.

Tiel nomataj “novelantoj” kolektis la novaĵojn por riĉaj abonantoj kaj verkis ilin manskribe. La plej konataj el ili estas la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pola Retradio: elsendo 2016-04-12

Pola Retradio: elsendo 2016-04-12

  • En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni folimas la plej novajn numerojn de „Norvega Esperantisto” kaj „Esperanto en Afriko”. Krome la atenton ni donas al la nunjaraj numeroj de „La Lantero Azia” de Korea Esperanto-Asocio kaj „Nova Vojo” de Esperanto Populariga Asocio el Japanio.
  • Niaj aktualaĵoj rilatas al planoj rekonstrui polan ŝipkonstruan industrion; mizeron en Eŭropa Unio; ĉesigon de bitiga programo en Pola Radio.
  • La sciencbultenaj informoj rilatas al atingaĵoj de Pollando. Usona kaj Unia patento por la pola metodo produkti grafenon industriskale; plasmo por sterilizi spicojn. La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.
  • Muzike ni memorigas la kanton de JoMo „En dancejo” el la KD eldonita en 2006 fare de Vinilkosmo „JoMo slavumas”. Tio estas la okazo por informi, ke ĵus estis lanĉita la bita albumo „jOmO okcitanas”. Por garantii ĝian fizikan apepron oni kolektas abonojn kaj monon ĉe la subtenkolekta retejo http://www.ulule.com/jomo-okcitanas.

Pola Retradio: elsendo 2016-03-15

La 532-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 15.03.2016:

– Hodiaŭ ni proponas komune enrigardi kelkajn E-gazetojn, kiuj lastatempe atingis la Redakcion aŭ pri kies apero ni eksciis elektronike: La Revuo Orienta – 2/2016; Kontakto – 1/2016; Israela Esperantisto – vintro 2015; la lasta numero 2015 de “Tempo”; la 143-a numero de “Sennacieca Revuo”; “Balkana Verda Stelo” numeroj 0-2015, 1-2015, la 1-a numero de 2016; la januara numero 2016 de “Le monde de l’espéranto”; 1/2016 “Esperantolehti” kaj 1/2016 “Norvega Esperantisto”.
– Novaĵbultene ni informas pri optimismaj prognozoj de Banko Morgan Stanley koncerne ekonomian kreskon de Pollando kaj pri bona rezulto de la pola eksporto rilate importon, kiu en januaro 2016 falis al pli ol 3 miliardoj da eŭroj. En la pola gazetaro ni elektis temon el Rzeczpospolita pri tio, ke Pollando ne estas preparita je amasa alveno de enmigrantoj;
– La sciencbultena temo traktas la temon de obezeco, kiu ne sole damaĝas la sanon, sed ankaŭ negative influas la cerbofunkciadon. Krome ni informas pri la aprobita en Britio programo pri la genmodifado de homaj embrioj.
Muzike akompanas nin Jonny M. Ĉi-foje ni elektis fragmente lian kanzonon “Bona homo” el la KD “Regestilo” eldonita de Vinilkosmo.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla trarigardo de la E-gazetaro en la rubriko “Felietonoj”