Radio Vatikana: elsendo 2016-04-10

Papo
Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-10

  • Komentario: Johano 21:1-19
  • Alvoko por la liberigo en Jemeno de pastro Tom Uzhunnalil kaj ĉiuj aliaj forkaptitoj
  • La ĉeesto de la resurektinta Jesuo transformas ĉiun aferon, la mallumon venkas la lumo, la senutila laboro denove fariĝas fruktodona
  • Kondolenca mesaĝo pro la tragika brulego en templo de Keralo, Hindio;
  • Por ke almozdonado elmontru sinceran zorgemon, necesas kapabli esti koncernataj kun la malriĉulo
  • Papo Francisko vizitos Armenion en junio kaj Kartvelion en septembro
  • La papo akceptos aŭdience la novan prezidanton de Centrafrika Respubliko Faustin-Archange Touadéra
  • Novaj tviteraj mesaĝoj
  • Movada informo: du gravaj aranĝoj en Nitra, Slovakio.

Aventureca vojaĝo al Hindio

Antaŭ kelkaj jaroj (mi estis 62 jaraĝa) ni deziris vojaĝi al Hindio. Do ni serĉis iun grupan vojaĝon. Sed ni trovis neniun por la periodo, en kiu ni havis tempon. Jam proksime al niaj ferioj ni decidis vojaĝi al Italujo (kiu estis alia vojaĝocelo), kredante ke tie certe ni trovus grupan vojaĝon al Hindio. Tamen en neniu el pluraj agentejoj de Romo estis planita tia vojaĝo dum la postaj du semajnoj.

Pro tio ni decidis vojaĝi individue. Aĉetinte malpli multekostajn flugbiletojn, ni devis preni – por flugi de Romo ĝis Nov-Delhio – unue aviadilon ĝis Amsterdamo (do en la kontraŭan direkton). Alveninte nokte en Amsterdamo ni devis atendi ĝis la mateno. Dum pluraj horoj ni dormis – aŭ provis dormi – sur…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj

Multaj homoj scias, ke en Barato – aŭ Hindio – ekzistas sistemo de kastoj. La PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) de 2005 difinas “kasto” jene:

“En Hindio, hereda klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj, kaj ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj.”

Pri la sociaj rilatoj inter la kastoj, mi citos sube aliajn tekstojn.

Je la komenco estis kvar kastoj, jam menciitaj multfoje en la epopeo Mahabarato. De la plej supera…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO