Arquivo da tag: Hispanio

Senpaga bitlibro “Don Quijote”

La teksto estas tiu de la kompleta Esperanta traduko verkita de la renoma Fernando de Diego kaj eldonita en Zaragozo en 1977 fare de la hispana Fondumo Esperanto. Ĝi estas nun je la dispono de ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo, libere kaj senpage, en formato epub, en la Bitoteko, la bita biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio. Oni povas trovi la ligilojn al la verko kaj pliajn informojn pri la projekto en la retadreso http://esperanto.es/quijote

La adreso por elŝuti.

Continue lendo Senpaga bitlibro “Don Quijote”

Blua vino

Laŭlonge de sia 6000-jara historio, vino fariĝis ia mita trinkaĵo. Oni unuafoje produktis ĝin en mezorientaj kaj orientaj landoj, sed ĝi fariĝis aprezata praktike en la tuta mondo. En diversaj kulturoj ĝi enhavas religiajn signifojn, en aliaj ĝi estas simple parto de la manĝokutimoj, simpla nutraĵo. En ankoraŭ aliaj, ĝi fariĝis rafinita kulturo de gustumado. Eĉ en islamaj landoj, kie alkoholo estas malpermesata, oni jam uzis vinon kiel medikamenton. En Helenujo kaj Romo, ĝi akiris la nivelon de dieco en la figuro de Bakĥo/Dionizo. En la katolika kristanismo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)