Arquivo da tag: historio

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.
Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

La nova eldono de “La danĝera lingvo” estas iom malpli ampleksa ol la antaŭaj.

Continue lendo Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

Triesto

Triesto (itale Trieste, germane Triest, slovene kaj kroate Trst) estas urbo en la oriento de norda Italio, ĉe Adriatiko (Golfo de Triesto).

La urbo situas en strio 35 km longa kaj nur 3–7 km larĝa de itala teritorio inter la maro kaj Slovenio. Tiu strio konsistigas la tutan provincon de Triesto, kiu estas la plej malgranda de Italio (kun 212 km², kaj ses komunumoj).

En la dua jarcento antaŭ Kristo Triesto estis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Historiaj virinaj subvestoj

Karbono 14 en antikva aŭstra kastelo

Ĉiam tiklas virojn, ne gravas je kiu aĝo, pensi pri virinaj subvestoj. Mondfame konata jam pli ol 100 jarojn estas la “lingerie” el Parizo. Sed ĉifoje la brua ĉirilata novaĵo ne venas el Francujo sed ĝuste el Aŭstrujo kaj tute ne temas pri nuntempaj sed male pri 600-jaraĝaj subvestoj.

Arkeologoj malkovris en aŭstra kastelo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)