Ĉu Nostradamus profetis pri Esperanto?

Nostradamus (1503-1566)

Teksto de Samir Palindrome

La plej amuza afero pri Nostradamus estas ke oni povas trovi liajn versojn plej konvenajn por preskaŭ iu evento. La historio reokazas, post pli 2300 jaroj ni denove havas ŝtatojn Israelo ka Makedonio, kaj Moskvo dufoje estis haltigpunkto te okcidentaj konkerantoj. Finfine, eĉ sufiĉe klaraj vortoj povas esti multsignifaj. Ekzemple “Cxiuj Germanoj unuiĝos en unu ŝtaton.” povas temi pri jaroj 972, 1871, 1938, aŭ 1989. Eĉ pli preciza: “Usona prezidanto George Bush konkeros per granda armeo, ĉirkaŭ la jaro 2000, Irakan prezidanton Sadamon.” estas dusignifa: ekzistis du Usonaj prezidantoj kun la sama nomo kaj ambaŭ atakis Irakon.


Nun imagu kiom da eblecoj vi havas en obskura kaj simbola lingvo de Nostradamus. Se vi deziras trovi la atakojn al Nevjorko en 2001, vi trovos ĝin. Ne gravas ke tiu evento estas malgranda kompare kun teruroj en Roterdamo, Londono, Stalingrado, Hiroŝimo, Dresdeno … Ne gravas ke Germana atako al Krasnodaro en 1942 (45°02′N 38°58′E) aŭ eĉ NATO atako al Beogrado en 1999 (44°49′N 20°28′E) estas pli proksimaj al profetajxo ke ĉielo brulos je 45 gradoj pro atako de Normanoj ol eventoj en Nevjorko (40°42′46″N 74°00′21″W).

Sxanĝu literon en lia letero, kaj la vortoj de profeto faras profiton!

Tial, mi rigardas Nostradamuson pli kiel enigmarton: Trovi la plej taŭgan verson por la evento kiun vi volas klarigi. Cxi foje, temos pri historio de Esperanto. Se jam ekzistis klarigoj kiuj rilatas al eraro en Intel Pentium, au filmoj “Star Wars”, kial la artefaritaj lingvoj estus la escepto? Finfine Nostradamus mem skribis en lia propra artefarita lingvo, la miksajxo de malnova franca, provansa, greka, latina, elpensitaj vortoj, ŝajnaj tajperaroj kaj anagramoj.

Sed, mi havos unu aldonan kondiĉon: Vi devas ankaŭ trovi la jaron!

Legu Pli…

Continuar lendo Ĉu Nostradamus profetis pri Esperanto?

Banaleco de historiaj eventoj

Esperanta Retradio

Esperanta Retradio.

El miaj klasikaj studoj mi heredis pompan vizion de la historiaj eventoj.  Ĝis nun mi emas konsideri ilin kiel solenajn, oficialajn, ceremoniajn okazintaĵojn,  per kiuj historiistoj prave povas dokumenti la homan historion.

Fakte, ekzamenante pli detale la historiajn eventojn, oni povas malkovri, ke ili  ofte okazis tre banale, kvankam poste ili ricevis honoran lokon en la historia memoro. Jen du ekzemploj.

En la “Imperia Muzeo de Milito” en Londono, mi persone vidis en la v…. (Ligilo)