“Golo”: Universala vorto

Milito estas unu el la plej frapaj simptomoj de stulteco en la homaro. Kaj tamen, laŭ ordinara frazo, la historio de la homaro estas historio de militoj. Armitaj konfliktoj neniam solvis kontentige niajn problemojn, sed ili ŝajnas esti obsedaj inklinoj, ĉie tra la mondo, ekde antikva tempo.

En la jaro 2018 oni rememoras la batalon de Stalingrado, kiun multaj konsideras la plej horora en la dua mondmilito. Sed tiuj teruraj rememoroj ne evitas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri GMO ankoraŭfoje

Sur nia bela planedo ĉiuj homoj estas egalaj, do neniu rajtas alproprigi al si akvon aŭ nutraĵon. Sed bedaŭrinde la provo alproprigi al si nutraĵon estas la enkondukado de la Genetike Modifitaj Organismoj (GMO). Oni intencas tiamaniere patentigi la genan kodon de plantoj aŭ eĉ bestoj, por ke ili fariĝu ekskluziva posedaĵo de certaj grupoj donante al ili grandajn profitojn pro la rajto vendi ilin. Ĝis antaŭnelonge la semoj de plantoj apartenis al ĉiu, kiu ilin rikoltis sur propra kulturebla kampo, ili estis nia bono ekde la komenco de nia ekzisto.

Tamen…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Simpatie al tutmondaj piedirantoj

“Piedirantojn oni devas ŝati. Piedirantoj estas plej granda parto de homaro. Eĉ pli: ili estas plej bona parto de ĝi”, firme proklamas, en la jaro 1931, Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov je la komenco de ilia satira romano “Ora bovido” (tradukita el la rusa al Esperanto kaj eldonita fare de nia samideano Aleks Kerbel).

Kaj tiel ili daŭrigas:
“Piedirantoj kreis la mondon. Tio estas ili kiuj konstruis urbojn, altigis multetaĝajn domojn, instalis akvoduktojn kaj kloakojn, pavimis stratojn kaj lumigis ilin per elektraj lampoj. Tio estas ili kiuj disvastigis civilizon tra la tuta mondo, inventis libropresadon, elpensis pulvon, transĵetis pontojn, deĉifris egiptajn hieroglifojn,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

La homaro daŭre plisaĝiĝas

Jaron post jaro homoj havas pli kaj pli bonajn rezultojn en inteligentec-testoj, de unu jarcento ni plisaĝiĝas. Ampleksa studaĵo nun eltrovis kio kreskigas nian mensajn kapablojn – kaj kio ne faras tion.

Esploristoj jam delonge observas ke la inteligentec-kvociento (IKvo) de la loĝantaro daŭre kreskas. Infano naskita antaŭ 50 jaroj ne kapablis solvi la taskojn de la testo tiel bone kiel infano de hodiaŭ. Estas tamen disputataj la kaŭzoj por tiu tiel nomata Flynn-efiko (laŭ la esploristo James Flynn).

Estis tamen enigmo kial en diversaj landoj tiu kresko malsame evoluis. En nova supervida studaĵo nun…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO