Humuro funkcias kiel laŭtec-agordilo

Se aliaj homoj ridas, tio rekompencas tiun kiu faris ŝercon. Tiam en la cerbo malfermiĝas “percepta pordego” kaj la informoj estas plukondukataj. Se la ŝerco malsukcesas, la signaloj restas malfortaj.

Ĉu vi ridas aŭ ĉu vi oscedas? Post ĉiu ŝerco aŭ farso ekestas momento de necerteco. Depende de tio kiel la pinto de la ŝerco alvenas ĉe la aŭskultantoj, ili ridas, ploras aŭ enue rigardas. Humuro estas afero de supozo. Se la prezentanto de ŝerco…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Afanti spitas la reĝon

 

La reĝo foje demandis al Afanti:

“Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aŭ justan koron, kion vi elektus?”

Afanti eĉ ne prenis la tempon por pripensi.

“Monon,” li tuj respondis.

La reĝo ege miris.

“Ĉu vere tion vi farus?” li diris. “Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojaĝi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile.”

“Ho granda reĝo!” sonis la voĉo de Afanti. “Homo ĉiam deziras havi tion, kio mankas al li, ĉu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas…”

Legu pliajn rakontojn de Afanti ĉe… LERNU.NET