Denove pri hundoj

En pluraj lingvoj la esprimo (aŭ vorto) “hunda vivo” (portugale: “vida de cachorro”; france: “vie de chien”; germane: Hundeleben) signifas “mizerega vivo”.

Certe multaj hundoj vivas mizerege (precipe sur la stratoj), sed multaj aliaj, kiuj estas dorlotbestoj, havas – ŝajne – tre agrablan vivon.

Pri tiuj bestoj jam estis enretigitaj en la ERR diversaj artikoloj. Pro tio jam en 2013 la kunlaboranto Paulo Sérgio [esperante: Paŭlo Serĵjo] diris: “Mi esperas, ke la karaj geaŭskultantoj ne enuas.”

Hodiaŭ mi devas diri la samon. Mi prezentas ĉi tiun artikolon, ĉar unue mi jam estis skribinta parton antaŭ la enretigo de la pasinta artikolo de Paulo Sérgio pri hundoj,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

Pri statistiko, hundoj, katoj kaj libroj

Laŭ malnova blago: ´Ekzistas veraĵoj, duonveraĵoj kaj … statistikaĵoj.´ Alivorte, per ciferoj eblas pruvi ion ajn.

Pri tio mi memoris, ĉar dum la pasinta semajno brazilaj ĵurnaloj emfaze publikigis du kuriozajn statistikajn informojn: 1. laste farita tutlanda kalkulado montris, ke 54 milionoj da hundoj vivas nuntempe en hejmoj de brazilanoj, kaj 45 milionoj da infanoj; 2. malkreskis je preskaŭ 20 procentoj la aĉetado de libroj en la tuta lando, ne pro tio, ke legemuloj ĉesis aĉeti, sed pro malpliigo de aĉetoj fare de la registaro, celantaj bibliotekojn kaj lernejojn; aliflanke, la publikigado de elektronikaj libroj estas ankoraŭ tre malmultenombra, sed kreskis je 30 procentoj.

Unuavide, oni povus pensi, ke…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO

Kial homoj kaj hundoj estas amikoj

Fidelaj okuloj, oblikve metita kapo: Se hundo rigardas tiel, mastro kaj mastrino korvarmiĝas. Nun sciencistoj eltrovis kial homoj havas tiel fortan ligon al siaj hundoj.

Se homo kaj hundo rigardas en la okulojn de la alia, tiam ŝanĝiĝas la cerba ĥemio de ambaŭ specioj. En la sango kaj de la homo kaj de la besto plialtiĝas la koncentriĝo de la hormono oksitocino. Tiu ĥemia mesaĝa substanco peras la senton de fido kaj aparteno, ĝi efikas trankvilige kaj forprenas timon. La saman plialtiĝon de la nivelo de oksitocino oni povas observi se patrinoj rigardas en la okulojn de sia beboj aŭ…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Hunda Vivo

Proksime al mia domo troviĝas parko kun plaĉaspekta ludejo, kiu dum la semajno plejofte estas malplena, ĉar nuntempe la plejparto de infanoj dumtage restas en infanvartejo aŭ lernejo, ĉar la gepatroj laboras kaj ne havas tempon por akompani infanojn al la parko. Nur semajnfine multaj infanoj pasigas feliĉajn horojn tie.

Nur frumatene kaj vespere troviĝas multaj homoj en la parko, ne nur gepatroj  kun infanoj  survoje al la infanvartejo sed ankaŭ multe da homoj kiuj kondukas buŝumitajn hundojn  tra la parko.

La nombro da hundoj en Vieno daŭre kreskas. 60.000 hundoj estas oficiale registritaj kaj laŭ aktuala statistiko posedanto elspezas averaĝe € 760 jare por sia hejmbesto. Pli ol duono de la elspezoj estas…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta RetRadio