Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

  • Informoj pri papo Francisko: aŭdienco kun la itala knabeto Ignazio Fucci; estas prezentita la postsinoda Apostola Instigo titolita La Ĝojo de la Amo; preĝoviglado de tiuj, kiuj aliĝis al la spiritualeco de la Dia Mizerikordo; nova tvitera mesaĝo
  • Ruslando: granda pinta renkonto en Mosko de la kristanaj estroj pri la nunaj persekutoj suferataj de kristanoj
  • Ugando: alvoko por la liberigo de la ĉefa politika opoziciulo Kizza Besigye;
  • Libio: ĉefministro al-Sarraj enoficiĝis en etoso de milito
  • Mozambiko: la politika situacio travivas malfacilan fazon
  • Sirio: alvenis rusaj senminigistoj por Palmyra, damaĝoj malpli ol estis supozite
  • Pakistano: la registaro sukcesis pacigi islamistojn en la ĉefurbo kiuj postulis la pendumadon de Asia Bibi
  • Movada Informo: restadkostoj ĉe la 69a kongreso de IKUE (Nitra, Slovakio).

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

  • La pardono de Dio estas ĉiam pli granda ol ĉio ajn kiun ni povus riproĉi al ni (kp. psalmo 51 (50)); tviteraj mesaĝoj
  • Pakistano: la papo faris fortegan alvokon por la defendo de la kristana minoritato – kristanoj kaj islamanoj ariĝis por preĝoviglado – daŭra postulo por la mortkondamno de Asia Bibi
  • UN: sen la kontribuoj de la virinoj, ne estos eble atingi la celojn fiksitajn de la aferlisto por la eltenebla evoluo
  • Centrafrika Respubliko: la nova prezidanto enoficiĝis en nova etoso de paco
  • Mjanmaro: la nova prezidanto kaj novaj ministroj komencis sian mandaton
  • Jemeno: oni daŭre esperas retrovi forkaptitan salezanan pastron – novaj bataloj en la interna milito
  • Japanio: la unuan fojon post la Dua Mondmilito, la japan armeo povos interveni eksterlande
  • Movada informo: la organizantoj de la 69a kongreso de IKUE en julio anoncis malaltiĝon de la restadkosto.