Nome de ni?

En la mondo de facila informado aferoj sekvas unu post la alia elvokante seriozajn konfliktojn. Unu netaŭga vorto povas kvereligi homojn, kiuj pretas defendi sian nacian fieron kun armilo en la manoj. Jen kaj jen antaŭ kameraoj de televidoj ni rigardas homojn, ĉefe politikistojn, kiuj en la nomo de siaj popoloj, de ordinaraj homoj, kuraĝas fari deklarojn kaj eĉ minacojn. Kaj jen ni ekscias de ili, ke nia lando estas kontraŭ tiu aŭ alia konkreta afero, kiu okazis ekster la landlimoj fare de alia ŝtato. Kaj post tiuspeca deklaro okazas, ke oni eĉ elsendas armeajn fortojn por defendi la pacon en la mondo.

Ke kelkajn kruelajn paŝojn oni devas kondamni, estas afero evidenta kaj komprenebla. Sed antaŭ ol oni eltenos la glavon de potencaj vortoj, oni devus atenteme konsideri tamen komplikecon de koncerna situacio, kaj sekve prudente elekti saĝajn solvojn, kies rezultoj alportos al ĉiuj ian profiton, eventuale malgrandigos…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO

Libera Folio: Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

La mondfama usona gazeto Wall Street Journal, kun pli ol du milionoj da abonantoj en la tuta mondo, dum mallonga tempo plurfoje raportis pri Esperanto. Unu el la artikoloj eĉ aperis sur la frontpaĝo de la papera eldono. Neil Blonstein, unu el la intervjuitoj, rakontas kiel okazis.

La ĵurnalisto Charles Wells ĉe Wall Street Journal dum mallonga tempo produktis radio-intervjuon (kun Gordon Deal), amuzan gvidadon en Esperanto tra la urbocentro de Novjorko (filmisto: Rob Alcaraz), paperan artikolon pri Pasporta Servo kaj la artikolon “5 uzoj de Esperanto en populara kulturo”. (legu pli ĉe Libera folio)