Arquivo da tag: Infanoj

Ciferecaj rimedoj haltigas enuon ĉe infanoj

Familio sidas en gasteja ĝardeno kaj atendas la servadon de tagmanĝo. La infanoj kondutas videble bone kaj kviete. Okazas neniu baraktado, neniu kverelado, aŭdiĝas neniu laŭta vorto – ĉe pli proksima vido evidentiĝas ke ambaŭ infanoj tre koncentrite rigardas al ekrano de tabuleta komputilo.

Tiu sceno ne plu estas escepto, ĝi fariĝis dum la pasintaj kvar, kvin jaroj ĉiutagaĵo kaj esence ŝanĝis nian vivon. Dum gepatroj antaŭ dek jaroj dum longaj aŭtoveturoj devis zorgi pri la bonhumoro de siaj idoj, la geknaboj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Necesas instigi infanojn al … ludado

Du freŝaj libroj publikigitaj en Brazilo alportas kun si gravan mesaĝon al la tuta socio. Ili estas libroj, kiuj celas instrui al infanoj… ludadon! La unua havas la titolon “501 infanludoj, for de la televidaparato” (Eldonejo Girassol), de la aŭstralia instruistino Di Hodges, kiu laboris dum 20 jaroj kun infanoj. La aŭtorino instigas al ludoj per uzitaj hejmobjektoj, literoj, sonoj, ĉiutagaĵoj. La libro inkluzivas instrukciojn al gepatroj kaj ilustraĵojn. La dua titoliĝas “101 aferoj por fari antaŭ ol kreski” (sama eldonejo), de usona aŭtoro Laura Dower, kiu estas patrino, ekszorganto (profesia) de infanoj kaj eldonisto de infanlibroj. Temas pri tre amuzaj ludoj.

En ambaŭ verkoj,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio )

Libroj por infanoj, espero por la homaro

En aprilo, la tuta mondo digne kaj ĝoje celebras la Internacian Tagon de Infanlibro, je la 2-a tago de ĉi tiu monato. En Brazilo, oni ĝin celebras dufoje: ankaŭ je la 18-a de aprilo, kiam oficiale datiĝas la Nacia Tago de Infanlibro.

La du datoj elektiĝis pro tute pravigeblaj motivoj. La 2-an de aprilo 1805 naskiĝis en Danlando la konata verkisto Hans Christian Andersen, kiu…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La riza urseto 3/3

(tria parto el tri)

Post kelka tempo, en la groto, la kvar ursidoj vekiĝis kaj rimarkis la malĉeeston de la fortulo. Ili ege maltrankviliĝis kaj eliris por serĉi sian fraton. Sed ili vokis lin vane.

Fronte de la groto, troviĝis maljuna arbo, en kies branĉoj loĝis strigino. Tiu kutimis dormi dum la tago kaj ĉasi dum la nokto. La bruo de la gefratoj vekis ŝin kaj ŝi alparolis la kvaropon:
“Ne plu bruu ursidoj, ĉar la lupo povus aŭdi vin. Mia ja scias, kie estas via frato, ĉar dum la nokto mi kutimas flugi ĝis tre malproksimaj lokoj kaj miaj okuloj kapablas vidi bonege tra mallumo. Sed… se vi volas novaĵojn pri via frato, mi petas rekompencon.”…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La riza urseto 2/3

La riza urseto

(dua parto el tri)

***
La ursido vekiĝis en nekonata stranga loko. Kvin gekoboldoj rigardis lin zorgoplene.

“Ĉu mi mortis?” – demandis la ursido.

“Ne. Vi nur svenis. Ĉio bonordos…” – respondis ridetante la plej malalta koboldo, turnante ringon kun ruĝa ŝtoneto ĉirkaŭ la dikfingro de sia maldekstra mano.

Kaj iom post iom, per la helpo de la gekoboldoj, la ursido komprenis…

(Legu pli ĉe  Esperanta Retradio)