Arquivo da tag: Infanoj

La riza urseto 2/3

La riza urseto

(dua parto el tri)

***
La ursido vekiĝis en nekonata stranga loko. Kvin gekoboldoj rigardis lin zorgoplene.

“Ĉu mi mortis?” – demandis la ursido.

“Ne. Vi nur svenis. Ĉio bonordos…” – respondis ridetante la plej malalta koboldo, turnante ringon kun ruĝa ŝtoneto ĉirkaŭ la dikfingro de sia maldekstra mano.

Kaj iom post iom, per la helpo de la gekoboldoj, la ursido komprenis…

(Legu pli ĉe  Esperanta Retradio)

La riza urseto 1/3

La riza urseto

(unua parto el tri)

Iam, en densa arbaro, vivis kvin ĝemelaj geursidoj: tri ursidoj kaj du ursidinoj. Ili estis orfaj, ĉar ilian patrinon mortigis la ĉasistoj antaŭ kelkaj semajnoj. La geursidoj amis unu la alian kaj neniam disiĝis. Unu ursido estis pli forta ol siaj gefratoj kaj pli kuraĝa. Li ĉiam defendis la gefratojn, kiam iu besto provis ataki ilin. Alia ursido kapablis salti pli lerte ol siaj gefratoj, dum alia sukcesis grimpi pli rapide ol la resto. Unu ursidino havis la plej akrajn dentojn, per kiuj ŝi mordis plej efike, dum la alia ursidino prifieris pri siaj plej longaj kaj fortaj ungoj, per kiuj ŝi gratis pli forte ol siaj gefratoj.

Foje, unu soleca lupo observis  la geursidojn kaj rimarkis, ke neniu granda ursino ĉeestas apud ili por protekti ilin…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pli aĝaj gepatroj estas pli feliĉaj

Precipe en la industriaj landoj gepatroj ĉe la nasko de siaj infanoj estas pli kaj pli aĝaj. Demografi-esploristoj prezentas por tio surprizan klarigon.

Pli aĝaj gepatroj estas pli kontentaj ol pli junaj gepatroj. Tion montras studaĵo de instituto pri demografia esplorado en Rostock, Germanio. Kiel la esploristoj eltrovis ĉe la valortaksado de datumaroj kun proksimume 7000 homoj, estis registrita ĉe gepatroj pli ol 34 jarojn aĝaj signifa kresko de la kontenteco antaŭ kaj dum la jaro de la nasko de la idoj.

Tiu feliĉa stato daŭre ankaŭ restis super la komenca nivelo,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Du lingvoj estas pli ol du vortaroj

Infanoj bezonas ne nur du rilatantajn personojn por lerni du gepatrajn lingvojn: Ili devas bonfarti ankaŭ en ambaŭ kulturoj de la gepatroj, ĉar lingvo konsistas ne nur el sinsekvo de literoj.

Ĝis la 1950-aj jaroj kaj ankaŭ poste la dulingva plenkresko de infanoj estis konsiderata negativa. Cirkulis sciencaj kaj duonsciencaj argumentoj: ekzemple ke dulingvaj infanoj ne havas veran gepatran lingvon, ke ili emas al skizofrenio aŭ ke ili en sia kogna kapablo – do en pensado kaj perceptado – estas pli malrapidaj. Krome la nacia aparteno de plenkreskanto en la unua duono de la 20-a jarcento estu klare atribuebla – ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono: La fandopoto Usono ne ŝatis individuajn naciecojn. Ĉiuj fariĝu…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Kion ni rakontu al niaj infanoj?

Ĉe la UEA kongreso en Kopenhago oni prezentis tradukon en Esperanton de germana libreto, „Kie ni povas trovi Dion?“. La verkisto, Michael Schmidt-Salomon, filozofo kaj humanisto, aldonis subtitolon kiu dediĉis la libron ne nur al infanoj sed al „ĉiuj kiuj ne akceptas trompojn“.

En Germanio la libro okazigis multan intereson sed ankaŭ akrajn polemikojn. Oni eĉ klopodis subpremi la libron,…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO