444-a E-elsendo el Pola Retradio

Internacia Infantago

La 25-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 444-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence reference al la pasinta hieraŭ Internacia Infantago ni mencias pri polaj lernantoj, kiuj en la pola Semajno kiel Semajno de Infanoj kaj Junularo debatis pri la plej urĝe solvendaj problemoj de la lando. Pliaj aktualaĵoj rilatis al novaj busoj por Varsovio baldaŭ ektrafikontaj en la pola ĉefurbo, pri junia konkurso por la Arbo 2015 kaj pri vincentro, nova turisma allogaĵo kreiĝanta en la okcidenta Pollando. La scienctema informo referencas al malkovroj pri tio, kiel formiĝas la tn. ventra obezeco, tre danĝera por la sano. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Informis: Barbara Pietrzak

E-Retradio: BONA ESPERO

“Bona Espero” ne estas nur du esperantaj vortoj, sed ankaŭ la nomo de esperanta bieno en Brazilo. Pri ĝi ekzistas artikolo en la esperanta vikipedio. Tamen ne ĉiuj informoj plu validas. Mi citas kelkajn, korektante ilin (t.e. metante la pasintan formon en kelkajn verbojn).

“B.E. estis fondita en 1957 de 6 esperantistoj […]. Kiel definitivan sidejon de tiu institucio oni elektis altebenaĵon, kiu troviĝas en la centro de Brazilo, norde 250 km de la ĉefurbo Brasília. Ili deziris fondi internacian esperantistan centron en kiu oni realigas socian laboron, agrikulturon por la memsufiĉo kaj kiel tria celo utiligi esperanton kulture loke, nacie kaj internacie. En 1974, post internacia alvoko, venis Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia por…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe: ESPERANTA RETRADIO