Arquivo da tag: interreto

Pri la interreto

Kiel eblis fari diversspecajn esplorojn sen komputilo kaj interreto?

Kiel eblis vojaĝi aŭtomobile en fremdaj landoj sen TLS (Tutmonda Loktrova Sistemo)?

Kiel eblis organizi vojaĝojn (mendi hotelĉambrojn ktp.) sen interreto?

Kiel la homaro sukcesis VIVI SEN KOMPUTILO kaj  SEN INTERRETO?

Tiuj demandoj povas ŝajni naivaj, malinteligentaj, sed vere…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Miseduka lerneja uzado de interreto

Necertaj informoj anstataŭ scioj

En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj).

Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiam la mondo fariĝis cifereca

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara – jen retrorigardo:

La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj “interreto de la objektoj” kaj “industrio 4.0”. Ne estas limo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ciferecaj rimedoj haltigas enuon ĉe infanoj

Familio sidas en gasteja ĝardeno kaj atendas la servadon de tagmanĝo. La infanoj kondutas videble bone kaj kviete. Okazas neniu baraktado, neniu kverelado, aŭdiĝas neniu laŭta vorto – ĉe pli proksima vido evidentiĝas ke ambaŭ infanoj tre koncentrite rigardas al ekrano de tabuleta komputilo.

Tiu sceno ne plu estas escepto, ĝi fariĝis dum la pasintaj kvar, kvin jaroj ĉiutagaĵo kaj esence ŝanĝis nian vivon. Dum gepatroj antaŭ dek jaroj dum longaj aŭtoveturoj devis zorgi pri la bonhumoro de siaj idoj, la geknaboj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Retaj Malveroj

Estas multaj malveraj informoj kaj mensogaj reklamoj en la interreto. Eĉ okazas, ke “sciencaj” esploroj pri certaj medikamentoj aŭ aliaj produktoj estas mendataj de la firmaoj, kiuj ilin produktas, kaj la “sciencaj” rezultoj estas ĉiam pozitivaj.

Vere oni ofte dubas pri la vereco de la asertoj, imagante ke temas pri inventitaĵoj kaj pri nura reklamo.

La kazo, pri kiu mi parolos, estas preskaŭ nekredebla.

Temas pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)