Arquivo da tag: Jagelona Universitato

Enreta E-kurso de JU kun instruistino, gvidata vive

La Jagelona Universitato invitas E-parolantojn al 5-monata kurso de Esperanto gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lernado daŭros de la 8-a de februaro  ĝis la 25-a de junio 2017. Instruas Maria Majerczak.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavos aldone la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en JU, kio plialtigos ilian internacian prestiĝon.
 
Se inter viaj novjaraj decidoj estas plibonigi vian lingvoscion, jen eblo fari tion. Ĉi-foje estas proponata i.a. horo vespera (Eŭropo kaj Afriko) aŭ posttagmeza (Ameriko).
Ĉiujare la kursoj estas aliaj, freŝaj.
 
Limdato por aliĝi: 6 februaro 2017
Informoj: goo.gl/x1S3AH 
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).