Japanio rapidege ŝrumpas

Novaj datumoj koncerne la evoluon de la loĝantaro alarmigas la ekspertojn en Japanio: La socio de la azia industria nacio minacas rapide kadukiĝi. La kvoto de junaj homoj malkreskas. La ekonomia forto estas en danĝero.

La loĝantaro de Japanio ŝrumpas tiel forte kiel almenaŭ ne plu dum duona jarcento. Kiel evidentiĝas el datumoj de la japana registaro, …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-17

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-17

  • Komentario: Johano 10:27-30
  • Pri la vizito al la rifuĝintoj sur la insulo Lesbos
  • Kondolencoj kaj preĝoj por la viktimoj de mortigaj tertremoj en Japanio kaj Ekvadoro
  • La vortoj de Jesuo (Joh 10:27-30) transdonas al ni senton de absoluta sekureco kaj senmezura tenereco
  • Pri la Monda Tago de Preĝado por la Vokiĝoj
  • Pliaj informoj pri la vizito al la insulo Lesbos
  • Tvitera mesaĝo
  • Movadaj informoj: aperis tradukoj en Esperanto de la preĝoj de papo Francisko, patriarko Battolomeo kaj ĉefepiskopo Ieronymos, kaj de la preĝoj por vokiĝoj de pluraj papoj
  • Konsekro de novaj pastroj

Pola Retradio: elsendo 2016-04-15

Pola Retradio: elsendo 2016-04-15

  • Nia komenca aktualaĵo rilatas al la tritagaj religiaj-ŝtataj solenaĵoj ligitaj kun la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando (princo Mieszko la 1-a), kiu dato estas traktata kiel komenco de la pola ŝtato. Tiuokaze ni citas el la plej malnova pola religia kanto kaj plej malnova pola poezia teksto, rolinta kiel himno de Pollando, „Bogurodzica” el la limo de la 13/14-a jarcentoj.
  • Ankaŭ nia kulturkronika informo rilatas al la ĵus menciita temo, la ekspozicio pri la komenco de la pola ŝtato, prilaborita de la Muzeo en la unua pola ĉefurbo Gniezno, kiu sian premieron havos en Bjalistoko.
  • En la E-movada segmento ni referencas al la 99-a mortodatreveco de d-ro Zamenhof pasinta la 14-an de aprilo kaj porokazaj eventoj en Varsovio kaj Bjalistoko. Reliefigendas, ke la tombomonumento en la varsovia Juda Tombejo la 18-an de aprilo farigos 90-jara. Alia informo rilatas al la alvoko de japanaj esperantistoj el Jokohama, kiuj petas pri vasta kontribuo al ilia ekspozicio, en kiu ili prezentos ankaŭ nacilingvajn aboco-librojn. Pliajn informojn eblas akiri ĉe: info -@- esperanto.yokohama.
  • Fine aŭdiĝas Leterkesto, en kiu ni i.a. citas el pritaksaj mesaĝoj de niaj aŭskultantoj.
  • La kulturktronika informo estas parelele aŭdebla kaj legebla en la rubriko: „Novaĵoj”.
  • Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Zamenhof” el la KD „Esperanto” kaj la kanto „Vi kaj mi” de Ĵomart kaj Nataŝa el ilia KD „Arĝenta albumo”.

Muzaiko: elsendo 2016-03-30

Stefano Keller

Muzaiko: elsendo 2016-03-30

  • Mirejo rakontas pri Ezopo kaj Dumas
  • Fulma intervjuo kun , estrarano de UEA pri reprezentado de UEA ĉe UN, en Ĝenevo
  • Mirejo pri geedziĝfesto Koreio Japanio
  • Interalie – pozitivaj novaĵoj, elsendo 3
  • Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn