Jogo: nemateria riĉaĵo de la homaro

En la jaro 2014, la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la 21-a de junio estas “Internacia Tago de Jogo”. En la monato decembro 2016, Unesko (la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) deklaris, ke Jogo estas Nemateria Riĉaĵo de la Homaro. Tiun decidon faris la Interregistara Komisiono en jara kunsido, okazinta en Adis-Abebo, Etiopujo.

Unesko pravigis sian decidon, konsiderante, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Lumbodoloro, jogo kaj fizioterapio

Doloro en la malsupra parto de la dorso estas unu el la plej universalaj plendoj de la homoj, precipe post certa aĝo. Pluraj muskolaj kaj artikaj lezoj en la vertebraro povas kaῠzi ĝin, sed ofte oni trovas neniun gravan kialon por tiu ĝena simptomo. Supozeble, ĝi devenas de malĝustaj korposintenoj, ĉu stare, ĉu side, ĉu kuŝe. Ankaῠ korpa tropezeco kaj psika streĉiĝo povas influi. Ĉe iuj homoj, tiu sanproblemo povas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Jogo kaj sano – grava konfirmo

La informo ne estas nova, sed ĝis nun ne komplete pruvita. La pruvo ĵus publikiĝis: jogo efektive bonfaras al la sano. La Eŭropa Revuo pri Preventa Kardiologio antaŭ ne longe publikigis ampleksan studaĵon, laŭ kiu oni analizis dekojn da apartaj sciencaj esploroj, kiuj inkluzivis entute preskaŭ 30000 homojn. Oni per tio rajtas aserti, ke regula praktikado de jogo malaltigas la sangopremon kaj la kvanton da “malbona” kolesterolo en la sango. Ĝi krome plialtigas la kvanton da “protekta” kolesterolo, helpas malpliigi korpan trograsecon kaj mensan streĉiĝon. Kompreneble, tiaj bonaj efikoj estas des pli favoraj, se oni kune englutas la koncernajn medikamentojn. Ili signifas, ke joganoj ricevas signifoplenan protekton kontraŭ angiaj malsanoj de la koro kaj de la cerbo.

Medicinistoj pli kaj pli ofte insistas pri la bezono praktiki korpekzercojn kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio