Arquivo da tag: Kanzono

Lingvoj en eŭropa kanzonkonkurso

Dum la pasinta semajnfino okazis la ĉiujara kanzonkonkurso de Eŭrovizio. Tiun televidan eventon mi jam spektis antaŭ 50 jaroj kiam Udo Jürgens gajnis la “Grandan Premion” por Aŭstrio kun kanzono “Merci, chérie” (Dankon, karulino) kiun li tiam malgraŭ la franca titolo kantis en germana lingvo.

En la jaro 1984 venkis 17-jara germanino Nicole kun la kanzono…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Senpolvigita kanzono

Hodiaŭ iomete spontane mi preparis por vi ion senpolvigitan – mi povas diri – ĉar temas pri mia kanzono, kiun mi kantis, kiam mi estis ankoraŭ dekkelkjarulo, kaj mi volis konkeri korojn de knabinoj. Tiam ekestis mia kanzono sub la titolo “Knab’ malkuraĝa”, kaj mi bone memoras tiun ĉi kanzonon, ĉar ĝi tre plaĉis al multaj personoj. Mi eĉ kantis ĝin…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

VAKERO, Brazila Muziko el Pantanalo.

Vakero-Esperanto-TVLanĉo de Transnacia Esperanto-TV: la muziko VAKERO, en la portugala konata kiel “PEÃO” de la kantisto Almir Sater, estas interpretata en Esperanto de Adair Areda kaj Amélia Barbosa. La reĝisoro estis Ciro Gomes de Freitas, ĉe UK Bonaero en 2014.

Dum ĉirkaŭ 4 minutoj, vi ĝuos ne nur la belan kanzonon, sed ankaŭ mirindan muntitan videon kun altsignifaj kaj realaj eroj el la kampara vivo de la homoj vivantaj ĉe la enlanda brazila Pantanalo. Ĝuu tiun mirindaĵon.

Teknika Slipo:

ESPERANTO-MUZIKSERIO 6 – VAKERO – PEÃO – ADAIR AREDA K AMÉLIA BARBOSA – GOMES DE FREITAS – 2014 – RETLIGILO: http://youtu.be/dO7h2PlYRJg
ESPERANTO-MUZIKSERIO 6 – VAKERO – PEÃO – INTERNACIA ARTA VESPERO okazinta en Bonaero-Argentino 25/07 – 02/08 2014, KANTAS: Adair Areda kaj Amélia Barbosa.
MUZIKO DE: Almir Sater Kaj Renato Teixeira.
REALIGIS: Ciro Gomes de Freitas.
BILDOJ KAJ FOTOJ:  Cyrusgofre, Luzimar Pereira da Cunha e Zé Prego.
BV. DISVASTIGI ĈI-VIDEON.  DANKON!
CIRO GOMES DE FREITAS
ESPERANTO-SÉRIE MUSICAL 6 – PEÃO (VAKERO) – NOITE INTERNACIONAL DE ARTES, por ocasião do 99-o Congresso Universal de Esperanto, em Buenos Aires-Argentina, 25/07 a 02 Agosto de 2014. Duração: 03’57”. CANTAM: Adair Areda e Amélia Barbosa.
MÚSICA DE: Amir Sate e Renato Teixeira.
ROTEIRO, IMAGENS E DIREÇÃO: Ciro Gomes de Freitas.
IMAGENS E FOTOS:  Cyrusgofre, Luzimar Prereira da Cunha e Zé Prego.
POR FAVOR DIVULGUEM ESTE VÍDEO. OBRIGADO!