Arquivo da tag: klimato

Ĉu baldaŭ pli ofte pluvos en la Sahel-zono?

La varmiĝo de la klimato efikas tre malsame laŭ regionoj, en kelkaj regionoj eĉ pozitive. Tiel povus okazi ke en la Sahel-zono, kiu estas unu el la plej sekaj regionoj de Afriko, subite multe pli pluvos ol hodiaŭ. Tion montras novaj komputilaj simuloj.

Esploristoj de la instituto pri sekvoj de la klimataj ŝanĝiĝoj en Potsdamo apud Berlino vidas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Biofueloj povus helpi al la klimato

Aviadiloj signife kontribuas per la elpuŝo de varmdomaj gasoj kaj de fulgopartikloj al la klimata ŝanĝo: Biofueloj povus laŭ nova studaĵo helpi: Ili ĵetas signife malpli da fulgo en la atmosferon – kaj tiel formiĝas malpli da kondensostrioj.

Por la klimata bilanco tiuj kondensostrioj, kiel ni ĉiuj konas ilin de la rigardo al la horizonto, estas ekstreme gravaj. “Ili efikas pli forte ol…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri la ekesto de feaj cirkloj

En multaj regionoj de la tero ekzistas plej strangaj vivoformoj, sesangule – kiel abelaj mielĉelaroj – ordigitaj cirkloformaj senplantaj areoj kun abunde surkreskataj randoj en alie malabunde kreskata ĉirkaŭaĵo. Ekzistas malgrandaj kaj grandaj cirkloj, ilia diametro kreskas de decimetroj ĝis dekdu metroj, tio estas rezulto de pliaĝiĝo, en aĝo de 60 jaroj la cirkloj “mortas”, ili estas superkreskataj. La tuto estas tiel grandaree disvastiĝinta ke oni povas vidi ĝin de satelito, sed ĝi konsistas el…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo

Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn.

TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara-Eŭropa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado – Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

Ni jam laboras por surtabligi en UN gravajn temojn, kiel ekzemple la aktiva engaĝigo de junularo en la planado kaj agadoj rilataj la
Daŭripovajn Evoluigajn Celojn, komentas Francesco Maurelli. Nome de IKRJO en la venontaj tagoj mi sendos leteron al S-ro Frederick Shava, Prezidanto de EKOSOK, cele al kunlaboro kadre de la januara Junulara Forumo ĉe UN Nov-Jorko.

Mi fieras pri la laboro de TEJO en Eksteraj Rilatoj, aldonas Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri KER. Tiu ĉi atingo montras kiom TEJO estas serioze konsiderata tutmonde. Ni plulaboru kunlabore kun la tutmonda junularo por konstrui pli justan mondon.

Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj, bv. konsideri donaci tra UEA kun priskribo: “TEJO-KER” (UEA-konto: tejker). Pagmanieroj estas priskribitaj ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html

Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 646 (2016-11-16)

Barato : 51 gradoj : La tutmonda varmiĝo akceliĝas

Barato : 51 gradoj : La tutmonda varmiĝo akceliĝas

Jen nova signo de alarmo pri la klimato : “Unuiĝintaj Nacioj” konfirmas, ke pasinta aprilo estis la plej varma monato registrita sur la planedo, de post la komenco de temperaturaj registroj, en 1880.

La monatoj sin sekvas kaj similiĝas : en aprilo la temperaturo estis je 1,1 grado supera al la normala, cifero kiu maltrankviligas la klimatologojn, ĉar tio estas signo, ke la klimata varmiĝo akceliĝas.

Continue lendo Barato : 51 gradoj : La tutmonda varmiĝo akceliĝas