Mia uzo de teknikaj novaĵoj

Ĉiam kiam ekestas kaj estas vendata nova inventaĵo, kelkaj homoj aĉetas ĝin tuj, dum aliaj ne havas sufiĉe da mono por fari tion aŭ volas atendi por ekscii, ĉu la inventaĵo bone funkcias kaj aĉetindas. Estas konate, ke fanoj de kompufonoj “iPhone” staras dum horoj en vico por aĉeti novan version, kiam ĝi ekvendiĝas. Mi apartenas al la grupoj de …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri Artefarita Inteligenteco (1)

Kiel nefakulo – kaj ne estinte ricevita informojn pri la afero en la lernejo – mi scias tre malmulte pri tio, kiel funkcias la komputado. Oni diras, ke ĉio baziĝas sur duuma sistemo (de la ciferoj 0 kaj 1), sed kiel tio eblas?

Multaj uzas komputilojn; eble pli ol la duono de la adoleskantoj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo uzas poŝtelefonojn aŭ kompufonojn. Kiom da ili demandas sin…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Modernaj rimedoj regas la ĉiutagon de junuloj

Ĉiam denove en domoj kie vivas junuloj, estas disputoj pri la ĝusta mezuro de tempo antaŭ ekrano. Esploristoj provis eltrovi kiom da tempo junuloj vere pasigas per modernaj rimedoj, kiom da aparatoj estas disponeblaj kaj kio restas nefarita.

“Formetu tion”, estas la postulo kiun gepatroj centfoje devas diri al siaj dekkelkjaruloj, se ili ankaŭ ĉe la manĝotablo fikse rigardas al sia kompufono. La uzo de modernaj rimedoj ĉe gejunuloj estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kompufonoj modifas la cerbon de infanoj

Pli kaj pli da etaj infanoj, parte eĉ beboj, ludas anstataŭ kun pupoj kaj aŭtomobiletoj kun kompufono kaj tabuleta komputilo. Ekspertoj avertas ĉe kongreso en Vieno: Ciferecaj rimedoj modifas la cerbon de infanoj – precipe la rekompencan sistemon.

Unue estis la lulkanto, poste venis la muzikhorloĝo kun risorta mekanismo kiu per muziko devis prepari la bebon por la enlitiĝo. Ankaŭ hodiaŭ en multaj porinfanoj ĉambroj aŭdiĝas ankoraŭ belaj sonoj, tamen ili…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ciferecaj rimedoj haltigas enuon ĉe infanoj

Familio sidas en gasteja ĝardeno kaj atendas la servadon de tagmanĝo. La infanoj kondutas videble bone kaj kviete. Okazas neniu baraktado, neniu kverelado, aŭdiĝas neniu laŭta vorto – ĉe pli proksima vido evidentiĝas ke ambaŭ infanoj tre koncentrite rigardas al ekrano de tabuleta komputilo.

Tiu sceno ne plu estas escepto, ĝi fariĝis dum la pasintaj kvar, kvin jaroj ĉiutagaĵo kaj esence ŝanĝis nian vivon. Dum gepatroj antaŭ dek jaroj dum longaj aŭtoveturoj devis zorgi pri la bonhumoro de siaj idoj, la geknaboj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)