Arquivo da tag: kulturo

Vroclavo – la eŭropa ĉefurbo de la kulturo 2016

En mia malgranda lando (komparante Pollandon al Brazilo ekzemple) eĉ la distanco de 500 kilometroj estas jam sufiĉe granda por atingi. Ĝuste tian vojon mi devis venki forveturante Vroclavon, la ĉijaran t.n. eŭropan ĉefurbon de la kulturo. Mia celo estis ne nur pli bone ĉirkaŭrigardi la urbon mem, sed ĉefe viziti kelkajn muzeojn tie, kio estis la deziro de mia arte kapabla edzino.

Do ni ambaŭ, per la aŭtomobilo stirata de mi mem, tuj post la fino de mia vendreda labortago ekveturis el mia Gdynia. Malgraŭ ke mi elektis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de RedakcioLaste modifita: 2016-04-29 09:56
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estis malfermita okaze de la Universala Kongreso en la urbo en 2009, kaj komence funkciis kiel sekcio de la Bjalistoka kulturcentro. Ekde januaro 2011 ĝi iĝis memstara kultura institucio, laŭ propono de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Nun la urba konsilio konkludis, ke por ŝpari monon necesas ekde la venonta jarŝanĝo malfondi la Zamenhof-centron kiel sendependan institucion. Lige kun tio, la laborantoj estos maldungitaj, sed eventuale kelkaj el ili estos poste redungitaj kadre de la kunigita Bjalistoka Kulturcentro, en kies strukturon la Zamenhof-centro eniros.

La planon subtenas precipe politikistoj de la konservema partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS), al kiuj krom la monelspezo ŝajne malplaĉas ankaŭ pli ĝenerale la laboro de la Zamenhof-centro.

 En intervjuo kun la pola gazeto Gazeta Wyborcza, la grupestro de Civitana Platformo en la urba konsilio, Zbigniew Nikitorowicz, esprimis maltranvilon pri la plano.
(Legu pli ĉe Libera Folio)

Kultura krizo en lernejoj

En Aŭstrio dum jardekoj por la gelernantoj de la meza ŝtupo – 10 ĝis 14 jaroj – funkciis la t. n. ĉeflernejoj. Ilia nivelo estis sufiĉe alta por ebligi la daŭrigon de la enlerneja lernado en supraj lernejoj kun maturec-ekzameno. Ekzemplo por tio estas la profesiklerigaj supraj lernejoj teknikaj aŭ komercaj. Post tiuj supraj lernejoj eblas studi en universitato kaj akiri akademian gradon, magistro aŭ doktoro.

Apud la ĉeflernejoj ĉiam ekzistis la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

Maciej Jaskot

Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

– En nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun ni parolas pri lia partopreno kaj kontribuo en la konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta de la Jagelona Universitato pri la populara kulturo en nia ĉiutaga vivo kaj pri lia poezia tradukdebuto;
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la islamista terorista kampanjo en Pakistano; al klopodoj de Bruselo revenigi normalecon en la urbo; al nova pola leĝo malpermesonta forprenadi infanojn de la gepatroj pro ties malbona ekonomia situacio;
– Temo el la pola gazetaro rilatas al la entreprenitaj klopodoj kontraŭbatali la troan populacikreskon de Ips Typographus en Białowieża-Praarbarego;
– La sciencbultena temo traktas esplorojn pri plumkoloroj kaj kreon de novaj kolorigiloj dank’ al esploroj de paruoj kaj paseroj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun la antaŭmikforona gasto estas aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ Patric per sia kanzono “Ho, mia bela cikadino” el lia KD “Okcitanio” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.