Ne nur mariĥuano

Kanabo kiel planto estas alta herbo kun mane dividitaj folioj, kies du subspecoj estas ĉefe konataj kaj kultivataj kiel teksaĵplanto kaj kiel medicina kaj psikostimula plantoj. Kiu ne scias pli malpli kio estas haŝiŝo aŭ mariĥuano? Temas ja pri io malbona kaj plejparte malpermesita. Sed ne ĉiam tiu ĉi planto havis tiel malbonan famon. Oni povas riski la aserton, ke kanabo perdis sian bonan famon, ĉar ĝi estis tro utila, ne inverse.

Komence de la 20-a j.c., kiam en Usono oni elpensis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperigaj ekzemploj de resaniĝoj

*Iu 60-jara virino estis mortanta, ĉar ĉe ŝi okazis la vaskula insuficenco (nesufiĉeco). Oni jam ne rimarkis ĉe ŝi la normalan pulson, la premo sanga estis preskaŭ nemezurebla kaj tiu ĉi stato okazis ĉe ŝi tute senkaŭze. Oni donis al ŝi la enverŝon de la oksigena akvo. Dum apenaŭ 60 sekundoj ŝia koro komencis normale labori kaj la sangopremo revenis al la normo.

*Alia virino 57-jara havis la apopleksion de la cerbo, ĉar tra ŝiaj malvastigitaj kolaj arterioj ne fluis sufiĉe multe da sango. La kuracisto tiakaze kutime…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La akvo de la vivo

Male al amaso da substancoj kiujn ofertas al ni industrio de medikamentoj, ekzistas unu forgesita preskaŭ, kvankam sufiĉe bone konata delonge. Kiam mi estis infano, mi ne tro ŝatis ĝin, ĉar mia patrino aplikis ĝin, kiam mi vundiĝis, kaj ŝi volis priverŝi la frotvunditan lokon sur mia genuo, por ke ne okazu ia infekto. Tiucele ŝi prenis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu komputila programo povas esti speco de kuracilo?

Unu el la plej gravaj problemoj de publika sano en preskaŭ la tuta mondo estas la uzado de drogaĉoj, de kiuj homoj fariĝas ĥemie dependaj. Oni certe devas konsideri tion grava malsano, kiu severe damaĝas la socian kunvivadon, la fizikan sanon kaj povas eĉ mortigi. Temas pri vera internacia epidemio. Ĝis nun, la flegado de tiaj pacientoj, eĉ en plej kompetentaj medicinaj centroj, montras …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)