La Ŝtonaj Montoj de la Kuŝanta Giganto

 

 

 
Kurioza turisma loko de Rio-de-Ĵanejro estas la bela monto Gávea Ŝtono (Pedra da Gávea). Ĝi estas la plej alta granita monto de la mondo, kiu finiĝas tuj en la maro. Ĝi havas tre kuriozan formon. Oni diras, ke ĝi reprezentas la kapon de giganto. Kelkaj homoj diras, ke en ĝi troviĝas fenicaj enskribaĵoj kaj ke ene de la monto kuŝas la tombo de fenica reĝo. Sendube estus tre strange, ke fenicoj sukcesus krozi Atlantikon en tiu tempo kaj atingi Brazilon. Tiuj kurozaj kaj ŝajnaj signoj estis faritaj de la ventoj. Sciencistoj eĉ faris sismajn testojn tie kaj trovis absolute nenion meze de tiu ŝtono. Malgraŭ tio, la legendo pri la fenicaj maristoj ankoraŭ restas ĉe la kreiva kapo de multaj homoj. Rigardante la urbon Rio de la maro, ĝiaj montaroj havas formon de giganto, kie Gávea Ŝtono estus ĝia kapo kaj Suker-Pano ĝiaj piedoj Ĝi estas la fama “Kuŝanta Giganto”!
 
(Artikolo de Alvaro Mota, el la Almako Lorenz-2015)



Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 9/20/2015 09:46:00 AM

La deveno de la nomo Sukerpano

Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
​Unu el la plej mondkonataj poŝkartoj de Brazilo nomiĝas Suker-Kano (Pão de Açúcar), kie ekzistas pendvagonoj ligante la montojn Urka kaj Suker-Kano. Ĉu vi scias, kial tiu monto havas tiun strangan nomon? Ĉu hazarde la monto memorigis al la stomako de portugaloj dolĉan panon de sia fora patrujo? Ĉu ili lekis la ŝtonon de la monto kaj konstatis, ke ĝi estas dolĉa? Fakte, la respondo ne estas tiel freneza.
Antaŭ sia alveno al Brazilo, portugaloj havis la kutimon kultivi sukerkanon en la insulo Madejro en Afriko. En tiu tempo kansukero ne estis vendata en plastaj saketoj, kiel ni kutimas aĉeti en superbazaroj. La kansukero estis komercata per konusaj muldiloj, kiuj en tiu tempo estis nomataj “Sukera lignostango” (Pau de Açúcar). Ĉar la monto de Suker-Pano havas konusan formon, ĝi memorigis al la portugaloj tiun “Pau de Açúcar”. Tamen pro la evoluo de la lingvo, la prononco de la vorto “pau” (paŭ)- lignostango fariĝis pão(pao)- pano. Jen la klarigo pri tiu amuza nomo.
Artikolo de Alvaro Mota, el Almanako Lorenz (2015)

​Kontribuo de Roze (PMA)

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Dezerta lacerto naĝas tra la sablo

Esploristoj de la universitato de Linz solvis enigmon de la naturo ĉe dezerta lacerto. La haŭto de tiu lacerto enhavas specialan sukeron kiu efikas ke ĝi ĉiam restas glata kaj pura malgraŭ forta frotado. Tio estas ekkono kiu malfermas al la industrio novajn eblecojn. Ĝi povus ekzemple servi ĉe la produktado de lakoj, glitlagroj kaj de sunĉeloj.

Kvazaŭ kiel fiŝo tiu lacerto moviĝas en la dezerta sablo. Tial ĝi ankaŭ nomiĝas sabla fiŝo. La besteto kun longeco de ĝis 15 centimetroj en profundeco de duona metro “naĝas” tra la sablo en sekundo ĝis 30 centimetrojn. Sed la grajnoj ne povas damaĝi ĝian haŭton. Ĝi restas komplete senleza. Neniu malpuraĵo, neniu grataĵo malhelpas la moviĝon antaŭen. La skvamoj de la lacerto kiu daŭre renovigas sian haŭton restas ĉiam…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe Esperanto Retradio