Patrina lakto estas pli ol nur nutraĵo

Patrina lakto estas la unua nutraĵo de multaj beboj. La homa patrina lakto enhavas tiom da sukermolekuloj kiel neniu alia. Esploristoj nun eltrovis: Nutri la infanon ne estas la sola tasko de la patrina lakto – ĝi efikas multe pli.

Kun pli ol 200 diversaj sukermolekuloj homoj posedas la plej kompleksan patrinan lakton de ĉiuj suĉuloj. Ĝuste tiu komplekseco malfaciligas al la sciencistoj malkaŝi la diversajn efikojn de la patrina lakto por patrino kaj infano. Estas certe ke ĝia tasko enorme …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiam lakto fariĝis digestebla por homoj

Se oni konsideras la tutan homan historion, la homo pasigis la plej longan tempon de sia ekzistado sen lakto. Nur antaŭ 12.000 jaroj la lakto – manenmane kun la disvastiĝo de agro- kaj brutoekonomio – eniris per etaj paŝoj la nutradon de la homo kaj helpis ĉe la plua evoluo kaj la kreado de civilizoj.

Ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ du trionoj de la homaro post la suĉinfana aĝo ne plu kapablas senprobleme digesti lakton: La kaŭzo…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO